Vizitanto trovis 9-karatan diamanton en usona parko

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

En Usono oni festas la tagon de laboro je la unua lundo de septembro, kaj en tiu dato ĉi-jare (la 7-an ĉi-monate) dum promenado kune kun siaj amikoj en la parko “Kratero de Diamantoj”, de la usona subŝtato Arkansaso, la 33-jaraĝa bankoficisto Kevin Kinard trovis diamanton da 90,07 karatoj. Ĝi estas la dua plejgranda diamanto trovita, kaj pli ol 75 mil tiaj ŝtonoj estis elterigitaj tie ekde 1906, kiam la unuaj estis malkovritaj en tiu parko.

Tiu ne estis la unua fojo, ke li ŝerĉis diamantojn tie, kaj post horojn metante erojn en sia sako, li haltis ĉe “Diamond Discovery Center” por ekzameno de la ŝtonoj – “Unu el ili estis interesa kaj brila, tamen li estis opiniinta, ke temis pri vitraĵo” – kaj iom post li estis alvokita al oficejo, kie li ricevis la bonan novaĵon. “Sincere mi ekploris tiam, kaj tutŝokiĝis”. Kevin Kinard decidis nomi la diamanton kiel “Find the Kinard Friendship Diamond”.

Por perloj k diamantoj, karato estas unuo de pezmezuro (205 mg).

Atentigo pri ‘cerbomanĝanta amebo’ en Usono

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Vendrede vespere (la 25-an) aŭtoritatoj de la usona subŝtato Teksaso rekomendis, ke parto de la tiea loĝantaro evitu uzon de kranakvo pro risko de infektiĝo je tiu amebo konata kiel “cerbomanĝanta”. Tia atentigo estas neordinara, ĉar tiu infektiĝo ofte venas ne pere de la akva reto, sed el lagoj kie homoj naĝis.

Laŭ la sanaŭtoritatoj la akvoprovizo riskis pro la amebo nome “Naegleria fowleri”, kiu estas mikrobo kaŭzanta la maloftan kaj mortigan malsanon nome “unuarangan ameban cerbomeningiton”. Tiu mikrobo ofte trafas la cerbon enirinte la nazon.

Flarista muso pri teraj minoj gajnis premion pri besta braveco

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Hieraŭ (vendrede, la 25-an) la brita bestokuraca organizaĵo nome PDSA honoris “Magawa”n (ĝi estas 5-jaraĝa grandega afrika muso) per ormedalo “pro ĝia savanta braveco kaj sindediĉo”, plibonigante la vivon de homoj en la azia lando Kamboĝo, per sia lerteco je flarado de ne eksplodigitaj teraj minoj kaj municioj. Miloj da tiaj eksplodaj armiloj estis surtere kaŝitaj en tiu lando inter 1975 kaj 1998, farante milojn da viktimoj.

Magawa loĝas en la kamboĝa urbo Siem Reap, ĝi estis trejnita de la belga karitata organizaĵo nome APOPO, kaj jam flare malkaŝis 39 terajn minojn kaj 28 erojn de municioj ne eksplodigitaj, iĝante la plej sukcesa “HeroRAT” (heroo-muso) de la organizaĵo, kiu nuntempe kunordigas 45 musojn por flari terajn minojn kaj 31 por flari tuberkulozon en Afriko kaj Azio, laŭ ĝia retejo.

Christophe Cox, de APOPO, klarigas, ke “malsame al metaltroviloj, musoj ignoras la fer-rubaĵon kaj flaras nur la eksplodaĵojn, iĝante efikaj kaj rapidaj ‘troviloj’ pri teraj minoj”.

Magnato de enboteligita akvo estas la nova plej riĉulo en Ĉinlando

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Li jam laboris kiel gazetisto kaj ĉe la konstruaĵa industrio, kaj en 1996 li decidis veti je la merkato pri enboteligita akvo, kiu tiam estis ekprosperanta en Ĉinlando. Nun la 66-jaraĝa viro Zhong Shanshan, kiu estas konata en la ĉinaj amaskomunikiloj ankaŭ kiel “la sol-vivanta lupo” (li malŝatas intervjuojn), estas la nova plej riĉa homo de la lando.

Laŭ la publikaĵo pri miliarduloj aperigita lastlunde (la 21-an), de la faka novaĵagenteio Bloomberg, tiu entreprenisto, kiu fondis la firmaon Nongfu Spring (tiel nomiĝias lia fama enboteligita akvo), kiel posedanto de la plej granda persona riĉaĵaro superis tiun de la priteĥnikaran magnaton nome Jack Ma (la fondinto de la firmao Alibaba).

Lia neta havaĵo plialtigis al 58,7 miliardoj da usonaj dolaroj (ĉirkaŭ 50 miliardoj da eŭroj) post tio, ke lia ĉefa firmao ekis en la borso de Honkongo komence de ĉi-tiu monato. Zhong Shanshan ankaŭ estas prezidanto de la apotekkompanio nome Beijing Wantai Biological Pharmacy Co. Ltd., komencinta en tiu borso lastaprile, kaj ĝi estas en la kurado por estigo de vakcio kontraŭ kovimo, disvolvante nazan ŝprucigilon kune kun du universitatoj.

Nur ĉi-semajne oni konigis, ke la rekordon pri malvarmvetero ĉe norda duonglobo estas -69,6°C, registrita antaŭ 28 jaroj

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

La 22-an de decembro 1991 estis registrita rekordon pri malvarma vetero ĉe la norda duonglobo, kun temperaturo da -69,6°C en Gronlando, laŭ anoncis hieraŭ (merkrede, la 23-an) DMI, la dana veteroscienca instituto, 28 jaroj post ĝia okazo. La koncerna mezuro estis farita de stacio, kiu ne apartenas al la ordinara reto de temperaturstacioj, kaj estis trovita de “klimataj detektivoj” antaŭ esti konfirmita de la monda organizaĵo pri veteroscienco.

“La rekordo (por la norda duonglobo) estis registrita je alteco da 3.105 metroj, proksime al la polusa glacikovro, ĉe aŭtomata mezurstacio nomata Klinck”, tion informis DMI per komunikaĵo. Antaŭe la rekordo por la norda duonglobo estis -67,8°C, registrita en Ruslando dufoje: 1892 kaj 1933. La plej malalta temperaturo registrita en la mondo estas -89,2°C, ĉe la stacio de Vostok, en Antarkto (suda duonglobo), je la 21-a de julio de 1983.

La mortiginto de John Lennon petas pardonon al Yoko Ono

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Mark David Chapman (65-jaraĝa), kiu en 1980 (25-jaraĝa) mortigis la muzikiston John Lennon, spertis la 11-an neon al sia liberiga peto farita pasintmonate en aŭdienco, assertinte, ke en tiu tempo li estis “furioza kaj ĵaluza” pri la vivmaniero de Lennon, ke li pafis kontraŭ la kantisto por trafi “gloron”. Nun li petas pardonon al Ono pro sia faro, kiu li taksas kiel “hontinda”.

“Mi volas diri, ke ŝi pli bone ol iu ajn konis sian edzon, kia homo li estis. Ne mi. Mi juĝis lin pro libro kaj murdis lin. Mi bedaŭras la ĉagrenadon, kiun kaŭzis mi. Mi pripensas tion tuttempe”, tion li diris en la aŭdienco. Chapman estas edziĝinto kaj plenumas ĝismortan malliberigon en Usono ĉe la malliberejo Attica, proksime al la urbo Bufalo, subŝtato Nov-Jorko. Je la venonta 8-a de decembro tiu krimo 40-jariĝos.

Ĵusnaskito ĉe flugo gajnis de flugkompanio dumvivan rajton al senpaga vojaĝado

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Infaneto naskiĝis dum flugo de Kairo (Egiptolando) al Londono (Unuiĝinta Reĝlando). Tiam kuracisto prizorgis la akuŝon en la aviadilo, ĉar ne estis sufiĉe da tempo por alteriĝo celante, ke tiu naskiĝo efektiviĝu en malsanulejo. La koncerna flugo (numero MS77, de EgyptAir) estis 5-hora, kaj kriza alteriĝo oni provus en Berlino.

Tiu okazintaĵo instigis la flugfirmaon fari donacon al la ĵusnaskito: ĝi rajtas flugvojaĝi per EgyptAir dum sia tuta vivo. La mesaĝo de la kompanio sur Tvitero gratulas la patrinon kaj filon kaj informas, ke la “nova kliento” gajnis porĉiam vojaĝojn al ajn celo ofertata de la firmao.

Viro perlaboras monon anoncante sekretojn de la mortinto dum ties funebraĵoj

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Bill Edgar vivtenas sin “interrompante” funebrajn ceremoniojn kiel “konfesprenanto de ĉerko”. Laŭ liaj propraj vortoj tio signifas, ke “je ĝusta momento de la ceremonio, mi leviĝas, malfermas koverton kaj legas ĝuste pri tio, kio la mortinto ne sukcesis diri dumvive”.

Li parolas nome de la mortintoj kaj estas tre bone pagita pro tia specifa laboro. La ideo aperis tiam, kiam li estis dungita kiel privata detektivo por nekuracebla malsanulo en Aŭstralio. “Li esprimis volon fari ion por sia funebraĵo, kaj mi sugestis, ke li skribu sian propran funebran laŭdon”, tion li diris. Tamen la malsanulo diris, ke sia familio kaj amikoj ne ŝatus tion, kion li dirus, kaj certe ne legus sian mesaĝon. “Tiam mi sin proponis por paroladi sianome”, rememoras Bill.

Aŭtoritatoj baris venenitan leteron senditan al la usona prezidanto

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Hieraŭ (sabate, la 19-an) la usona gazetaro diskonigis, ke ĉi-semajne letero enhavanta suspektan substancon estis barita de la poŝta servo de “White House” (blanka domo), kiu estas la oficiala loĝejo de la prezidanto de Usono. La novaĵreto CNN informis, ke la adresato estus Donald Trump kaj citis, ke fontoj ĉe FBI konfirmis, ke ene de la koverto ekzistis ricinino, kiu estas mortiga substanco, natura eltiraĵo de tiu kreskaĵo nomata ricino.

La gazeto “The New York Times” informis, ke laŭ fontoj ĉe la sekreta servo tiu koverto estis sendita el kanada adreso. En 2013 iu letero kun ricinino ankaŭ estis sendita al la tiama prezidanto Barack Obama – ĝi estis barita de la sekreta servo.

Ricinino estas toksino, kiu povas mortigi homon per malgranda kvanto. Kiu estas venenata de ricinino, tiu spertas simptomojn similajn al tiuj de malsanulo pri pulminfekto. Per tiu veneno la bulgara komunista sekretservo mortigis la opoziciulon Georgi Markov.

Banksy malvenkis juĝaferon pri rajto al murpentraĵo

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

La brita stratartisto Banksy malvenkis 2-jaran juĝaferon kontraŭ la festkartfirmao nome “Full Color Black” koncerne al la murpentraĵo “The Flower Thrower”, kiu unuafoje aperis en 2005 sur muro de Jerusalemo (Israelo). Laŭ decido la anonimeco signifas, ke li ne povas esti identigata kiel Intelekta proprulo.

En 2014 tiu mistera artisto, kies artaĵoj troviĝas ĉe konstruaĵoj tutmonde, akiris de Eŭropa Unuio la registratan markon pri tiu bildo. Tamen per juĝafero la firmao argumentis, ke Banksy malsincere registris tiun markon ĉar li ne intencas uzi ĝin ligata al produktoj aŭ servoj, kaj fakaj eŭropaj aŭtoritatoj tiurilare konkordas kun tiu pravigo. Fine EUIPO (angla mallongigo pri European Union Intellectual Property Office), kun sidejo en la hispana urbo Alikanto decidis, ke tiu registrita marko ne validas, kaj Banksy pagu la kostojn de la juĝafero. Apelacio eblas en limtempo da du monatoj.