Arinze Stanley faras ege bonkvalitajn desegnaĵojn

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Ĉu vi jam aŭdis pri Arinze Stanley? Li estas 27-jaraĝa niĝeria artisto, kiu pli kaj pli impresas interretuzantojn pere de sia perfekta verkaro. Unurigarde oni dubas, ĉu iliaj bildojn konsistas el fotoj aŭ desegnaĵoj. Eble eĉ je la dua rigardo. Jen la koncerna retejo.

“Mi inspiĝas el travivaĵoj, kaj fundamente el ĉio, kio vekas senton. Mi rimarkas min trapasante horojn prilaboranta artaĵon por stimuli fortajn kaj profundajn emociojn, celante ligiĝon kun miaj spektantoj. Plejofte okazas, ke mi preskaŭ perdas la krajonregadon, kaj la arto fluadas per mi al la papero. Mi verkas laŭ mia 3-P-principo: pacienco, praktiko kaj persisto. Laŭlonge de la jaroj tio helpis min koncerne al perfektigo de mia metio”, tion diras Arinze Stanley, kiu faras desegnaĵojn ekde la aĝo 6 jaroj.

Vendata: kvazaŭa vilaĝo de la sovaĝa okcidento

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
En Nov-Zelando, ĉe la kampara regiono de Ruatiti, kontraŭ 7,5 milionoj da usonaj dolaroj oni vendas la propaĵon “Mellonsfolly Ranch”, kiu enhavas tiun “vilaĝon” konstruita en 2006 laŭ trajtoj tiaj de la usona subŝtato Vajomingo en tiu tempo de la jardeko 1860.

Krom kelkajn ordinarajn kontruaĵojn, tiu pli ol 350-hektara propraĵo posedas dek konstruaĵojn laŭ tiu epoko, kiel la oficejo de ŝerifo (policestro), la juĝejo (ĝi funkcias kiel kinejo) kaj la trinkejo. La propraĵo havas ankaŭ 20 litojn, 10 banĉambrojn kaj mielvendejon – en 2019 Mellonsfolly Ranch produktis pli ol 15 tunojn da mielo per pli ol 600 abelujoj.

Irano faris kaptordonan leteron kontraŭ Donald Trump

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Hodiaŭ (lunde, la 29-an) la irana registaro faris kaptordonan leteron kontraŭ Donald Trump pro ties partopreno en la mortigo de la generalo Qaseim Soleimani, okazinta en Irako je la 1-a monato ĉi-jare. Krome la landaj aŭtoritatoj petis al la internacia organizo de krimo-polico – Interpol – helpon je la kapto de la usona prezidanto. Tiurilate Interpol, kiu havas sian sidejon en la franca urbo Liono, ankoraŭ ne reagis.

Laŭ la registara novaĵagentejo IRNA, kaj la televidkanalo Al Jazeera, la publika akuzisito de Teherano asertis, ke Trump kaj 30 usonaj militoficistoj estas akuzataj je “murdo kaj ŝtata terurado”. Irano kredas, ke ili partoprenis la atencon per flugrobotoj en Bagdado, mortigante la generalon.

Kia bedaŭro – malbonaĵo kontraŭ familio de cignoj

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Iu cigno mortis pro malĝojo, spertinte la mortojn de siaj naskiĝontaj idoj – grupo da junuloj frakasis la ovojn ĉe la nesto. Laŭ la gazeto “Manchester Evening News” la 20-an pasintmonate oni rimarkis junulojn ĵetantan lignopecojn kaj ŝtonojn ĉeborde laŭlonge de la kanalo de Manĉestro en Kearsley (Unuiĝinta Reĝlando). La celo estis trafi insuleton, kie la birdojn metis siajn ovojn. El ses ovojn nur unu rezistis.

Post tia malfeliĉa okazintaĵo la vir-cigno forestis kaj neniam revenis – pro streĉo, oni opinias. Kaj la ina cigno, kiu restis ĉe la nesto, oni trovis ĝin mortinta ĉi-semajne. Iu aktivulo pri sovaĝvivo asertas, ke ĝi mortis eble pro “frakasita koro”, kaŭzata de la perdo de sia porĉiama kunulo, kiu foriris pro streĉo.

Arĥitektura oficejo projektis ĉielskrapanton kun centra malpleno

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
La arĥitektura oficejo ODA (Nov-Jorko, Usono) diskonigis bildojn pri sia nova miksuza turo, kun alto da 362 metroj ĉe la urbocentro de Seatlo (usona subŝtato Vaŝingtonio). Tiu projekto reliefigas la valoron de liberaera spacon – meze de la turo ĝi enhavas grandan malplenon, kiu ofertas vidojn al la pejzaĵojn urba kaj naturmedia (maro kaj montaro).

La “Seattle Tower” konsistos el komercaj, firmaaj areoj krom parkejo en la malsupraj etaĝoj, kaj 1.080 loĝejoj en la supraj. “Certe estas pli bona maniero aranĝi oniajn loĝejojn ĉe oniaj urboj pli kaj pli densaj, kie oni povus ĝui privatecon dum oni konatiĝus kun najbaroj, kie oni alirus ejojn kun libera aero kaj sperti la sunlumon survizaĝe”, tion diras Eran Chen, la fundinto kaj direktoro de ODA Nov-Jorko.

Novaj rekordoj pri fulmoj: la plej longa (709-kilometra) kaj la plej longdaŭra (16,73-sekunda)

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Hieraŭ (ĵaŭde, la 25-an) 709-kilometra fulmo, kiu atingis la sudan Brazilon la 31-an de la 10-a monato 2018, estis agnoskata de Monda Organizaĵo pri Veterscienco kiel tia plej longa tutmonde – la antaŭa rekordo estis registrita en Oklahomo (Usono), pri 321-kilometra fulmo.

La organizaĵo rekonis ankaŭ tian fulmon plej longdaŭra, okazinta en Argentino la 4-an de la 3-a monato pasintjare, kun tempodaŭro da 16,73 sekundoj. Ankaŭ ĝi estas pli ol duoblon de la antaŭa rekordo, tiu 7,74-sekunda fulmo registrita en Francolando en 2012.

Laŭ Randall Cerveny, kiu estas la raportestro ĉe la komitato de fakuloj de tiu faka UN-organizaĵo, tiuj registroj efektiviĝis nur pro tio, ke lastatempe oni spertis progresojn pri la satelitsistemoj por observado.

Minaĵesploristo en Tanzanio milioniĝis per du trovitaj gemoj

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
52-jaraĝa minaĵesploristo milioniĝis en Tanzanio vendante la du plej grandajn tanzanitojn jam trovitaj en tiu orientafrika lando – 9,27 kg kaj 5,1 kg. Tanzanito estas variaĵo de zoisito kaj kvankam la loĝantoj de Tanzanio jam delonge konis la juvelŝtonon, ĝi nur oficiale malkovriĝis en 1967, fare de la gemologo Manuel de Souza el Goao (Hinda Unio).

Saniniu Laizer, kiu havas kvar edzinojn kaj pli ol 30 gefilojn, hieraŭ (merkrede, la 24-an) ricevis ĉekon de 3,4 milionoj da usonaj dolaroj por tiaj maloftegaj ŝtonoj, kiuj oni trovas nur norde de Tanzanio. Li trovis ilin en la minadareo nome “Mirerani” kaj diris, ke intencas investi la monon en sia komunumo en la distrikto Simanjiro, de la Regiono Manyara, por konstrui lernejon kaj vendejaron.

Hundoj estas trejnataj por flari kovimon ĉe sensimptomaj homoj

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Grupo da sciencistoj en Unuiĝinta Reĝlando trejnas hundojn por kapabligi ilin je rekono de la odoro pri kovimo. Studoj ekzistas konfirmantaj, ke la malsanoj odoras. Ekzemple oni diras, ke flava febro odoras kiel kruda viando, kaj tuberkulozo unue kiel malfreŝa biero, sed post kiel ia saligita akvo.

La koncernaj esploroj komencis kun Asher, kiu estas hundo de la raso skolopa spanielo. Ĝi venis al la organizaĵo “Medical Detection Dogs” pro ĝia troaktiveco, ne adaptiĝinte al diversaj antaŭaj posedantoj. Oni taksas, ke hundoj posedas flarpovon pli bona je 10 mil ĝis 100 mil oble, ou tiu de ordinara homo.

Tiu projeto pri KOVIM-19 estas nun je la fazo pri kolektado de specimemoj. La studado fariĝas per nilonaj ŝtrumpetoj, kiuj retenas la korpodorojn, kaj per vizaĝmaskoj – ili estis senditaj al 3.200 oficistoj de la Nacia Sanservo de Unuiĝinta Reĝlando, kaj post uzado ili estos redonitaj al la laboratorio “James Logan” por analizado.

Itallando pakas glaciejon por protekti la neĝon de la Alpoj

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Ia grandega “blanka littuko” kovras parto de monto el Alpoj norde de Itallando. Temas pri kontraŭvarma tolo, kiu provas eviti la degelon de la glaciejo Presena, kiu jam perdis pli ol triono de sia masa volumeno ekde 1993. Tiu loko estas grava itala vintrosportejo.

“Tiu areo pli kaj pli maletendiĝas, tial ni bezonas kovri ĝin plejeble multe”, tion klarigas Davide Panizza, 34-jaraĝa, la estro de la firmao Carosello-Tonale, kiu estis kontraktata de la regiona registaro por tiu ago.

Tiu projekto ekis en la jaro 2008-a, kaj tiam estis kovrita 30 mil kvadratmetroj kun tia kontraŭvarma kanvaso, kiu reĵetas la sunlumon, kaj ĉi-jare la teamo kovris areon da 100 mil kvadratmetroj – la tasko postulis ses semajnojn da printempa laboro. Tiu protektilo restos tie somere, kaj ĝi estos forigita aŭtunkomence.

Virino posedas hararon tiel longa kiel sia alto

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Loĝanta en Londono (Unuiĝinta Reĝlando) la 34-jaraĝa polino Malgorzata Kulczyk prizorgas sian longan hararon ekde infanaĝo, kaj malofte ŝi vizitas tondiston – lastfoje estis antaŭ kvin jaroj. Estante nun 1,58 metroj longa, ŝia hararo superis je 2 centimetroj ŝian alton.

La virino estas blonda, tamen la haroj akiris iomete ruĝan tonon pro tio, ke duonhore antaŭ duŝado ŝi uzas miksaĵon de oleoj farita hejme. Ŝi ofte afiŝas memfotojn sur la sociretejo Instagramo. “Pacienco plej gravas”, tion si komentis pri la sekreto de tia okulfrapa hararo, en raporto aperinta sur la gazeto “Daily Mail”.