280 mil novaj fotoj estis aldonitaj al la reta kolektaro de la Brita Muzeo

La Brita Muzeo, kiu estas inter tiaj plej famaj tutmonde, anoncis la pligrandigon de sia reta katalogo de altadistingivaj fotoj, kun aldono de 280 mil novaj eroj – nun la kolektoj enhavas entute 1,9 milionon da bildoj, kiuj iu ajn povas uzi neprofitcele, laŭ la formo de licenco Krea Komunaĵo.

Tiu anonco, antaŭe planita por la jarfino, estis anticipita kaj efektiviĝis pasintmonate. “Ni tre kontentas malkaŝante tiun reformon pli frue ol la origina plano kaj ni esperas, ke tiuj eroj povos provizi inspirojn, pripensojn kaj eĉ distrajn momentojn dum ĉi tiu malfacila periodo”, tion asertis en la anonco Hartwig Fischer, kiu estas la direktoro de tiu muzeo.

Ĉinlando forigis la hundon el listo de bestoj bredataj por manĝado

Lastvendrede (la 29-an) la ĉina ministerio pri terkultivado oficialigis, ke hundoj ne plu estas konsiderataj kiel bestoj por nutrado – la ĝisdatigo de tiu katalogo, kiu instruas la bredadon de bestoj por buĉado ne plu enlistigas la hundojn. Tiam, informante pri tiu ŝanĝo, la ministerio reliefigis la progreson de la homan civilizon, la publikan zorgon kaj la amon al bestoprotectado.

La ĝisdatigo de tiu katalogo estas nun kialo por festado, flanke de la aktivularo de bestoprotektantoj. Laŭ la organizaĵo HSI (Humane Society International) malgraŭ tio, ke la afero ankoraŭ ne konsistas el malpermeso, tamen ĝi estas evidenta signalo pri tendenco de malapero de la viandmerkato de hundoj kaj katoj en la tuta lando, kiel jam okazas en la urboj Ŝenĵeno kaj Ĝuhajo.

Restoracio proponas plastan protektilon al klientoj

Morgaŭ (lunde, la 1-an) en Francolando komenciĝos la ekonomia refunkciado, kaj kelkaj lokoj jam adaptiĝas al la reveno de turistoj, kiel ekzemple iu pariza restoracio, kiu disvolvis ian travideblan plastan konuson kiel protektilo kontraŭ infektiĝo je KOVIM-19.

Nomante ilin “Plex’eat”, tiaj plastaj protektiloj similas al grandaj travideblaj lampŝirmiloj pendiĝantaj el plafono. La fabrikantoj de tiu aparato informis al la novaĵagentejo “Associated Press”, ke jam ricevis pli ol 200 mendojn tutmonde, inkluzive de Francolando, Japanlando kaj Usono.

Simioj ŝtelis sangspecimenojn infektatajn per koronvirusoj en Hinda Unio

Hieraŭ (vendrede, la 29-an) en Hinda Unio la lokaj aŭtoritatoj informis, ke pasintsemajne grupo da simioj, atakinte laboratorian laboriston, forprenis sangspecimenojn de kuracataj infektitaj de la nova koronviruso. Tiu atako okazis tiam, kiam la laboristo paŝadis ĉe la tereno de iu fakultato pri kuracado de la urbo Merath, subŝtato Utar-Pradeŝo.

“La simioj prenis – kaj tuj fuĝis – la sangspecimenojn de kvar kuracatoj pri KOVIM-19, devigante nin denove rikolti ties sangojn”, tion diris D-ro SK Garg, la ĉefa oficisto de la fakultato. Dum la kvaranteno en tiu lando pli kaj pli da simioj venas en la loĝajn kvartalojn, kaŭzante malordojn kaj eĉ atakante homojn – laŭ naturprotektuloj la vivarea detruado pravigas tiun alvenon al la urboj, por nutraĵoserĉo.

Universitato elpensis malmultekostan maskon, kiu estas mempurigebla

La Technion-Universitato de Ĥajfo en Israelo disvolvis vizaĝprotektan maskon, kiu estas mempurigebla kaj reuzebla. La koncerna projekto estas mastrumata de la fako pri scienco kaj ingenerarto de materialoj de tiu universitato, kaj ĝi promesas kontraŭbatali infektajn agentojn kiel tia nova koronviruso.

Ĝi estis farita kun ena tavolo de karbonfibroj, kaj konektilo por ŝargilo, tia sama 2-ampera ŝargilo uzata por reŝargi poŝtelefonojn. Konektinte al elektra kurento per kontaktingo aŭ USB-interfaco, ĝi estas varmigita per elektra kurento kapablanta mortigi la mikroorganismojn akumulatajn ĉe ĝiaj surfacoj.

Laŭ la porparolanto de la universitato la koncerna patento por tiu inventaĵo jam estas registrata en Usono, kaj oni planas plej baldaŭe surmerkatigi ĝin en fakaj vendejoj, kontraŭ malalta prezo da nur unu usondolaro.

Ĉi-sankriza tempo instigas retajn aranĝojn por funebraĵoj

Ekde la multiĝo de la malsano KOVIM-19 en Brazilo, ĉiuj funebraĵoj tie reduktiĝis al tempodaŭro da ĉiekaŭ unu horo kun maksimuma ĉeestantaro da 10-20 homoj, laŭ la urbaj regularoj. Tial tiaj retaj funebroceremonioj ekaperas kiel solvo por ke pli da homoj adiaŭu la mortintojn, kvankam virtuale, kaj aŭdu ion konsoligan.

La tombejo “Morada da Paz” (Loĝejo de Paco) en Natalo (regurbo de la brazila subŝtato Rio-Grande-do-Norto) jam de 2001 estis provizanta virtualajn funebraĵojn, tamen nun estas novigo – tiu reta ceremonio fare de la pastro Bianor Francisco de Lima Júnior. “Ili demandis min ĉu eblus virtuale fari preĝon kaj doni komfortvorton. Tio kongruas al la ekelzia pensmaniero, kiu koncernas asisti la familiojn je tiaj momentoj”, tion diris la pastro.

Laŭ tiaj aranĝoj malmultaj homoj ĉeestas en la funebrejo, la plimulto partoprenas hejme, sed ĉiuj etendas la manojn al la ĉerko laŭ peto de la pastro, kiu ankaŭ restas hejme, de kie li gvidas tian adiaŭan ceremonion, plenumita virtuale en ĉi tiu tempo de tutmonda malsano.

Mortis tiu jogano, kiu asertis manĝi nenion de 80 jaroj

Prahlad Jani, tiu hinda ermito, kiu diris esti manĝinta kaj trinkinta nenion de 80 jaroj, mortis siahejme lastmarde (la 26-an) pro maljuneco je la aĝo 90 jaroj, laŭ raportis lia najbaro Sheetal Chaudhary al la novaĵagentejo AFP. Tiu hinda jogaro, longhara asketo, diradis ke ekde la aĝo 11 jaroj li ne plu nutriĝis pro tio, ke li estis benata de iu diino, kiu provizis al li specialajn povojn. “Mi ricevas la viveliksiron per mia gusta orifico, kaj pro tio mi kabablas vivadi sen nutraĵoj nek akvo”, tion li diris al AFP en 2003.

Em 2010 la Ministerio pri Defendo de Hinda Unio komisiis 30 kuracistojn, kiuj observadis kaj filmadis lin dum 14 tagoj, kaj en tiu limtempo li manĝis kaj trinkis nenion, kaj nek fekis nek urinis. “Tio estas mistera fenomeno”, tion diris tiurilate iu nervisto de la esplorteamo. La supra bildo koncernas lin pozante al gazetistoj fine de tiu eksperimento.