Paseroj el Kanado akiris novan akcenton

Dum vojaĝadoj, oni iafoje revenos hejme kun nova akcento. Exzemple, usonano el Ĉikago povas paroli kun aŭstralia flekcio post kiam li vizitis Perth en Aŭstralio. Sed certe, nur homoj havas akcentojn, ĉu ne? Ĉu birdoj povas ankaŭ akiri akcenton?

Scientistoj ĉe la Universitato de Norda Brita Kolumbio malkovris, ke la kantoj de blankgorĝaj emberizoj, kiuj estas specio de birdo indiĝena de Kanado, ŝanĝis dum la pasintaj jaroj. D-ro Ken Otter, biologo, detektis novajn kantojn de paseroj. D-ro Otter preskribis la kanton, kiel ĝi estis antaŭ du jardekoj: “da-da-da//da-da-da//da-da-da//da-da-da”. Nun li diris, ke la kanto sonas tiel: “da-da//da-da//da-da//daaa”. Estas kvazaŭ la birdoj akiris novan akcenton.

Kanadaj paseroj flugas tre longajn distancojn oriente-okcidente inter Brita Kolumbio kaj Ontario. Eĉ se la scientistoj ne komprenas precise kiel tiu fenomeno okazas, ili pensas, ke tra vojaĝado paseroj lernas diversajn kantojn de unu el la alia. Ŝajnas, ke birdoj povas kunhavi kulturajn spertojn kiel homoj.

Volas fariĝi ĉampionon? Retenu vian spiron

Kiom da tempo vi povas reteni vian spiron? 20 sekondoj? 30 sekondoj? La monda rekordo nun estas 11:54 pere de Branko Petrović el Serbio en 2014. Tiu rekordo estas nekredebla atingo, sed, kion bonan reteni la spiradon, alianome statika apneo, povas fari?

Jurgen Klopp, la trejnisto de la piedpilkada klubo Liverpool F.C., kredas, ke reteni la spiron por longaj minutoj kreskas la mensan kontrolon bezonitan de venkemaj teamoj. La pasintan aŭguston, Klopp invitis la germanan Sebastian Steudtner-n, la monda ĉampiono de granda onda surfado. Steudtner montris al ciu teamano, kiel oni povas reteni sian spiron longe sub akvo en naĝejo.

Je la komenco de trejnado, multaj eliĝis sian kapon el la akvo post nur 20 sekondoj spiregintaj. Nu, Steudtner instruis la teamanoj kiel trankviliĝi kaj koncentriĝi sur ilia propra korpo por disvolvi disciplinon kaj kontrolon. Grade, la teamanoj povis resti subakve pli kaj pli longe. Post la trejnadosesioj, stelludistoj kiel Adam Lallana kaj Dejan Lovren restis subakve preskaŭ kvin minutoj. Menso forpuŝis fizikajn limojn.

Hodiaŭ (la 21an junion), Liverpool estras la britian Supran Ligon kun 27 venkoj, 2 perdoj kaj unu remiso. Ĉu Liverpool venkos la ligan ĉampionadon? Retenu vian spiron.

(bildo: David Mark, Pixabay)

Fizika trejnado sur mola tero igas fortajn muskolojn

Ha! la plaĝo… blua maro kaj varma venteto. Kaj piediri sur la dolĉa sablo. Sed, sur la sablo? Certe oni ne povas ekzerci tiel intense kiel sur firma planko de gimnastikejo, ĉu ne?

Elserĉi tion, ĉu estas diferenco inter trejnado sur mola kaj firma surfaco, estis la temo de esploro de esploristoj ĉe Universitado “La Manouba” el Tunisio. Ili kontrolis 21 masklajn ludantojn de manpilko dum sep semajnoj, la duono ludis sur sandludejo, la alia duono en gimnastikejo. Antaŭ kaj post la studperiodon, la esploristoj mezuris ecojn el la manpilkistoj kiel sprinto-rapideco, ripetita sprinto, ŝanĝo de direkto, vertikala salto, kaj dinamika kaj statika ekvilibro.

La rezultoj montris, ke ĉiuj ecoj pliboniĝis pli kun la ludantoj, kiuj ludis sur sablo, ol tiuj, kiuj ludis sur firma planko. La efikeco estis pliiĝata po 10 procentoj inter la du grupoj.

La scientistoj ne povis ekspliki la kialon de la fenomeno. Necesas pli de esploro por bonigi komprenon de tio. Sed mi opinias, ke, ĉar estas multe pli amuza ludi manpilkon sur plaĝo, ludantoj sur sablo nur ludas pli forta.

(Bildo: RFEBM Balonmano – Día 1 – Campeonato de España de Balonmano Playa, Laredo 2014, CC BY-SA 2.0, Wikimedia)

Kaptu kovimo per flulaveco de necesujo

En nova esploro, esploristoj trovis kronvirusojn en fekaĵoj de homoj infektitaj fare de kovimo. Kiam malsanaj homoj flulavas necesujon, proksimume ses mil gutetoj da akvo ekflugas kun multaj pli etaj gutetoj nomataj aerosoloj. Tiuj gutetoj povas atingi pli ol du metroj alte. Ili povas ankaŭ esti tenataj pende en aero dum multaj minutoj, do, sekvaj homoj, kiuj eniras la necesejon, povas kapti virusojn.

Pli kaj pli da restoracioj kaj trinkejoj remalfermiĝas. Estas eble demandi al klientoj sidi ekstere kaj aparte, sed oni bezonos de tempo al tempo iri al la necesejo. Kun virusoj moviĝemaj en aero ĉiufoje iu flulavas necesujon, ĉu lavejoj iĝos ejojn de disvastigeco de kovimo?

Ekspertoj konsilas, kiam oni uzas lavejon, de gardu maskon, tuŝu nenion kaj lavu la manojn bone. Kie eble, fermu la kovrilon de necesujo antaŭ flulavi. Aliaj ekspertoj konsideras endoman ultraviolan lumon por ekstermi kronvirusojn.

Kun kovimo, nenie estas secura ejo.

(Bildo: David Rinehart el Pixabay)

“Retirita”… kiam sciencaj revuoj eraras

Du gravaj artikoloj pri kovimo publikitaj en famaj medikaj sciencaj revuoj estis retiritaj la 4an junion. La revuoj estis The New England Journal of Medicine kaj The Lancet, kiuj estis fondita en 1821 kaj 1823 respektive, kaj ambaŭ rangiĝitas inter la plej influaj de sciencaj publikaĵoj.

La ĉefaŭtoro de ambaŭ artikoloj estas D-ro Mandeep Mehra el Harvard, kies esploroj temas pri medikamentoj por eviti aŭ kuraci kovimon. La du esplorstudoj uzis saman gradegan datumbazon kreitan de firmao Surgisphere, kiu asetis, ke ĝi amasigis pli ol 20,000 sandosierojn de 1,200 malsanulejoj pri kovim-pacientoj. Duboj kontraŭ la vereco de tiu datumaro ekaperis, kiam nerelataj esploroj vidis, ke la plimulto de sandosieoroj enhavis tro perfektaj eroj. La datenoj ne fidindis.

Respektindaj revuoj havas rigorajn reviziadojn fare de kolegoj. Kial la recenzantoj de tiuj artikoloj ne antaŭe trovis la problemojn kun la datumaro? Oni spekulas, ke la procezo por reviziado estas rompita. Aliaj diras, ke pro la kovima krizo recenzantoj estas superitaj de la grandega kvanto de novaj submetitaj artikoloj.

Mi opinias, ke scienca sistemo ne estas difekta, ĉar tuj kiam la duboj ekaperis, la artikoloj estis retiritaj. Neniu estas perfekta, sed la ĝusta agado de korektiĝi sin, kiam oni faris eraron, estas la plej grava afero.

(Bildo: clipart-library.com)

Junaj kortransplantantoj profitas de intensa ekzercado pli ol maljunuloj

La koro estas “la koro” de la korpo. Korsano kaj korforteco determinas kiom multe oni povas fari fizikajn aktivecojn. Sed kio okasas, kiam iu ricevis kortransplanton. Ĉu oni povas ekzerci tiel intense kiel homo kun lia naska koro? Krome, ĉu estas diferenco inter junaj kaj maljunaj kortransplantaj ricevantoj?

Antaŭaj esploroj pri kortransplanto montris, ke kun maljunaj pacientoj—pli ol 40 jaraĝaj—la kapablo de profiti de korpekzercado estas multe reduktita. Ekzemple, eĉ kun intensa ekzercado, maljunaj kortransplantaj ricevantoj plibonigis siajn maksimumajn oksigenojn-konsumadojn nur iomete.

Esplorantoj el Norvegio volis scii, se tio estas egale vera kun junaj homoj. Ili sekvis 28 masklojn aĝajn inter 18-39, kiuj ricevis kortranplanton, dum 12 monatoj, kiam ili regule faris intervalan trejnadon. La ekzercado konsistis el kurtapiŝo kun intenseco je 90% de supro-strebo.

La resultoj estis surprizaj: la maksimuma oksigeno-konsumado de la junuloj post la ekzercoreĝimo pliboniĝis trioble kompare kun la maljunuloj. Krome, la muskula forteco de la junuloj kreskis okoble pli. Konklude, intensa ekzercado estas efika rimedo de rehabilitado por junaj ricevantoj de kortranplanto.

(Bildo: clipart-library.com)

Kora rehabilitado? Jen apo por tio

Hodiaŭ oni povas trovi aplikaĵon (aŭ “apon”) por io aplikado, ĉu temas pri mapo, novaĵo, productiveco, kaj milaj aliaj uzadoj. Sed certe, ne estas apo por helpi la rehabilitado de koro de pacientoj kun kormalsano aŭ post korĥirurgio, ĉu ne?

Sanaj esplorantoj el Norvegio ekkondukos eksperimenton por determini se intence dezajnita apo povas instigi pacientojn gajni vivmanieron favoran al korsano. Dum la venonta jaro, la scientistoj kontrolos 113 studajn partoprenantojn, kiuj estos hazarde asignitaj en du grupoj: la unua grupo estos donita la apon per poŝtelefono; la dua grupo ne havos la apon. Ambaŭ grupoj estos postulataj fari korpekzercon ĉiu tage por fortigi la koron.

Post 12 monatoj, la esplorantoj mezuros ŝanĝojn en maksimuma oksigeno-konsumado, ekzerco-kutimoj, korpopezo, sangopremo, kaj aliaj ecoj.

Ĝi estas la unua tempo, ke esplorado pri kora rehabilitado kun apo estas konduki. La esplorantoj antaŭvidas plibonigon de korsano. Ni revizitos tiun projekton en la sekva jaro kaj afiŝos la resultojn ĉi tie. Ĝis tiam!

Unu sola ekzercosesio helpas 9,815 substancojn en sango

Sango estas la spirito de vivo. Multe povas esti dirata de kio troviĝas en la sango. Ĉu vi volas scii, ĉu vi estas sana aŭ malsana? … via kurasisto tuj postulas sangoteston. Ĉiu scias, ke ekzercado plibonigas la sanon, sed malmultaj homoj povas kvante diri, kiom multe la ekzercado helpas.

Esploristoj strebis trovi la respondon: 9,815. Tio estas tiom multaj substancoj en sango, kiuj profitas dum unu ekzercosesio. Scientistoj ĉe Universitato Stanford uzis novajn teĥnikojn por identigi ŝanĝitajn molekulojn post ekzercado. Tio estis malfacilega tasko. Ili kontrolis proksimume 100 virojn kaj virinojn en aĝo inter 40-75 jarojn, kaj kun diversaj kondiĉioj, kiel en bona sano, en malbona formo, eĉ kun insulinrezisteco.

La specoj de molekulo tuŝitaj post ekzercado inkluzivas tiujn, kiuj rilatas al metabolismo, imunsistemo, histo-riparado kaj apetito. Ĉiuj molekuloj laboras kune por resanigi la korpon. Do, ni ne nur konas, ke ekzercado estas bona afero, sed ni nun scias ‘kiom’ bona ĝi estas.