Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo. Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.
La britaj aŭtoritatoj avertis, ke ekde la 1-an de januaro 2021 estos malpermesata enigi varojn enhavantajn viandon aŭ lakton en la teritorio de Eŭropa Unio, alportataj el Unuiĝinta Reĝlando, kiu pro Briteliro la venontan 31-an de decembro noktomeze forlasos la doganunuiĝon kaj la eŭropa komuna merkato.
Tiu malpermeso atingos ĉefe la kamionistojn: ili faras multajn veturadojn inter la du regionoj. Tiu regulo celas eviti enkondukon de infektaj malsanoj: tiuj produktoj povas transigi patogenajn agentojn. Krom lakto kaj viando la regula ankaŭ listigas ĉiujn iliajn derivaĵojn, kiel pasteĉojn, kolbasvarojn, buterojn kaj jogurtojn. La regulo havas esceptojn: laktopulvoro, infannutraĵo, mielo kaj dombesta nutraĵo (po 2 kg/persono) krom produktoj de fiŝkaptado, ĉu freŝaj ĉu preparitaj (po 20 kg/persono).
Ĉiuj tiaj animalaj produktoj malkonformaj al la reguloj oni nepre lasu en la alveno al UE por formala forigo.