Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo. Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.
En la japana nordo hodiaŭ (vendrede, la 18-an) minimume mil aŭtomobiloj restis senmova pro blokado de iu aŭtovojo de la gubernio Niigata, kaŭzita de neĝamaso. La tieaj aŭtoritatoj fermis la enirojn al tiu aŭtovojo por eviti pli da veturantoj blokitaj sur ĝi.
Kun malmulte da manĝaĵo kaj akvo la stiristoj ricevis nutraĵojn, litokovrilojn kaj brulaĵojn, por daŭrigi la motorojn funkciantajn dum persisto de la malfavora situacio. Laŭ la publika TV-dissendanto NHK minimume tri homoj savitaj de fajrobrigadistoj estis enhospitaligitaj pro tiu okazintaĵo.
La japanaj armitaj fortoj agadas en tiu regiono por forigi la neĝon, kiu kovris kelkajn veturilojn per pli ol 80-centimetra tavolo. La veteragentejo antaŭvidas la eblon de pli da neĝoŝtormoj semajnfine sur la tuta okcidenta marbordo de la lando.