Ĉinlando kaj Nepalo interkonsentis pri la alto de Everesto

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo. Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

Por Nepalo la alteco de Everesto konsistis el 8.848 metroj super la marnivelo, laŭ mezuro taksita en la jaro 1954-a, kaj por Ĉinlando tiu monto estis 8.844,43 metroj alta, laŭ mezuro de 2005. Tiu malkonsento finiĝis je la 8-a ĉi monate. “La alteco de la Monto Everesto estas 8.848,86 metroj”, anoncis la ĉina ministro pri eksterrilatoj Wang Yi, pere de vidkonferenco, kun partopreno de lia kolego, la nepala ministro Pradeep Gyawali.

La nova alteco estis interkonsentita post laborado en la lastaj du jaroj fare de termezuristoj de ambaŭ landoj, sendepende, ĉe iliaj koncernaj flankoj de la monto. Oni solvis ankaŭ debatitan dubon, ĉu la alteco de Everesto ŝanĝis post tertremo okazinta tiu regiono en la jaro 2015-a. Everesto, ankaŭ nomata Ĉomolungmo kaj Sagarmato restas kiel la plej alta monto en la mondo, situanta en la montaro Himalajo sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto. La dua plej alta estas la Monto Ĉogorio (K2), kiu kun alteco de 8.611 metroj estas la plej alta punkto de Pakistano.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s