La lasta malkovraĵo en Pompejo

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo. Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

BBC diskonigis, ke arĥeologoj malkovris la kadavrojn de du viroj mortintaj pro la erupcio de la vulkano Vezuvio, kiu la 24-an de aŭgusto 79 detruis la urbon de Antikva Romio nome Pompejo.

La malkovro okazis kadre de kavaĵo ĉe granda nobel-domo ĉirkaŭ la antikva urbo, kiu estis lokiĝanta ĉirkaŭ 22 km for de la itala urbo Napolo. Massimo Osanna, la direktoro de la tiea arĥeologia parko priskribis ĝin kiel “nekredebla kaj eksterordinara atesto” pri la mateno en kiu okazis la erupcio.

Ili taksas, ke unu viro estis 30-40-jaraĝa nobelo (estas signoj de varma lankovrilo ĉe la kolo), kaj la alia 18-23-jaraĝa sklavo (estas frakasitaj vertebroj, signo de fizika laborado). “Tiuj estis mortoj pro termika ŝoko, la fermitaj manoj kaj piedoj tion rivelas”, klarigis Osanna al la ĵurnalistoj. Oni faris modelaĵojn pere de la formoj, ke la korpoj de la viktimoj donis al la malmoligitaj cindroj.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

Penso pri “La lasta malkovraĵo en Pompejo”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s