Ĉu la papo vere “ŝatis” sur Instagramo foton de virino en subvesto?

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo. Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

Pasintsemajne la retejo “Barstool Sports” afiŝis ekrankopion, kiu montras “ŝaton” fare de la instagram-konto “franciscus” ĉe foto de la brazila modelo Natalia Garibotto, konata kiel ‘Nata Gata’ (Belulino Nata), en subvesto. Jaŭde (la 19-a) la gazetara oficeio de Vatikano klarigis al la blogo “Page Not Found”, ke ili petis al la sociretejo Instagramo helpon por enketi tiun okazintaĵon.

Robert Mickens, la eldonisto de la anglalingva versio de la katolika gazeto “La Croix” klarigis, ke malsame al la usona prezidanto Donald Trump, kiu mem tajpas kaj afiŝas siajn publikaĵojn, la papo Francisko nur aprobas la tekstojn fare de sia teamo, kun raraj esceptoj. Al la ĵurnalo The Guardian, Vatikano garantias, ke tiun ‘ŝaton’ ne faris la papo Francisko.

Flanke de la modelo jen la reagoj: la firmao Coy Co, kiu mastrumas la agadon de la modelo asertis, ke “ili ricevis la oficialan benon de la papo”, kaj Natalia Garibotto ŝercis dirante, ke “ŝi eniros ĉielen”.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

2 pensoj pri “Ĉu la papo vere “ŝatis” sur Instagramo foton de virino en subvesto?”

  1. Modelo – Eble almenaŭ la unua devos esti modelino.
    kiu mastrumas la agadon… kiu agas kiel impresario de la… Ĉu?
    Ah! Mankis foto. Kompreneble ne de la papo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s