Mortis tiu malsanulo, kiu restis enhospitaligita dum 51 jaroj

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo. Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

Lastmerkrede (la 18-a) mortis tiu malsanulo nome ‘Paulo Henrique Machado’ (prononce ‘Paŭlo Enhike Maŝado’), kiu loĝis dum 51 jaroj en la hospitalo de la Universitato de San-Paŭlo (Brazilo). Li estis 53-jaraĝa kaj la kaŭzo de lia morto ne estis konigita de la malsanulejo.

Paulo naskiĝis en 1967 kaj lia patrino mortis dum la akuŝo. En 1969 li enhospitaliĝis pro la sekvoj kaŭzataj de poliomjelito, kiu afektis lin. Poliomjelito aŭ infana paralizo estas virusa paraliza malsano. La viruso eniras tra buŝo, infektante la inteston. Ĝi povas pluiri al la sangotuboj kaj en la centran nervan sistemon, kaŭzante paralizon kaj muskolan malfortiĝon. Paulo estis vivanta helpata de spiraparato ekde sia 1-jaraĝo.

Malgraŭ la baroj kaŭzataj de la malsano, liaj bona humoro kaj volo al vivado estis reliefaj, kaj tio motivigis homojn krom allogi la gazetaron. Li estis ega ŝatanto de desegnofilmoj kaj videoludoj. Kun la publiko li interagis per sociaj retejoj. Li finlernis mezklasan kurson en la hospitalo.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

5 pensoj pri “Mortis tiu malsanulo, kiu restis enhospitaligita dum 51 jaroj”

  1. Kara Paŭlo,
    Jen miaj sugestoj

    mortis la malsanulo Paulo (Paŭlo)…
    la kaŭzo de lia morto ne estis..
    eniras… tra buŝo..
    Respirigilo – spirmaŝino, spiraparato.
    homoro – humuro
    Li plenumis… Li finlernis mezklasan kurson…

  2. Kara Paŭlo.

    Ankoraŭ restis homoro, vere estas du elektoj humuro aŭ humoro depende de la nuanco.
    Paŭlo, ĉar alilandano pridubos la ĝustan prononcon.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s