Egiptio anoncis la malkovron de pli ol 100 sarkofagoj aĝantaj ĉirkaŭ 2.500 jarojn

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo.
Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

Sabate la 14-an Egiptio prezentis pli ol 100 sarkofagojn, kelkaj enhavantaj mumiojn, kiuj estis malkovritaj ĉi-jare ĉe la arkeologiaj loko nome Sakkara, kie ankaŭ 40 statuoj estis trovitaj. Khaled el-Anany, la ministro pri turismo kaj antikvaĵoj intervjue asertis, ke tiuj malkovraĵoj datiĝas de la Ptolemea dinastio, foje konata ankaŭ kiel Lagidoj. Ptolemeo la 1-a, estis Makedongreka reĝa familio, kiu regis en la Ptolemea Regno en Egiptio dum la Helenisma Epoko. Ties regado daŭris 275 jarojn, el 305 al 30 a.K. Ili estis la lasta dinastio de Antikva Egiptio.

Laŭ Vikipedio Sakkara estas la loko kie troviĝis la ĉefa nekropolo de la urbo Memfiso, ĉe la okcidenta bordo de la rivero Nilo, situanta je 30 kilometroj de Kairo kaj 17 de la urbo Gizo. Ĝi estis uzata ekde la unua egipta dinastio (ĉ. 3050 a. K.) ĝis la kristana periodo (ĉ. 540). En 1979, la ensemblo Memfiso kun sia nekropolo kaj piramidoj estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s