Oni trovis mesaĝon, kiu estis sendita per leterkolombo antaŭ pli ol jarcento

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo.
Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

Pasintseptembre paro kampare promenanta en Ingersheim (Francio) trovis kapsuleton, kiu enhavis pli ol 100-jaraĝan mesaĝon, tamen ĝi estis bone konservata, laŭ raporto de la gazeto The Guardian. Tiu mesaĝo estis transportita de leterkolombo antaŭ pli ol jarcento, ŝajne dum la Unua Mondmilito, sendita de prusa infanteriano (piedsoldato).

Dominique Jardy, kiu estas kuratoro de Museu Linge en la franca urbo Orbey klarigis, ke tiu mesaĝo estas germanlingva, detalas manovrojn de la prusa armeo kaj adresita al supera oficiro. Ĝi estis skribita la 16-an de julio, tamen oni dubas pri la koncerna jaro, ĉu 1916, ĉu 1910. La unua mondmilito okazis inter la jaroj 1914 kaj 1918.

La muzeestro asertis, ke temas pri malkovro de granda raraĵo, kiu ekde nun integras la permanentan ekspozicion de la Muzeo Linge, kiu estas dediĉita al unu el la plej sangaj bataloj de la Unua Mondmilito.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

Penso pri “Oni trovis mesaĝon, kiu estis sendita per leterkolombo antaŭ pli ol jarcento”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s