Galileo, la ĉevalo plivalora ol Ronaldo kaj Messi kune

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo.
Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

Ĝi estas angla ĉevalo pursanga, kiu nomiĝas Galileo, 22-jaraĝa, kaj jam venkis la ĉefajn ĉevalkuradojn kaj malgraŭ tio, ke li ĝi ne plu partoprenas la konkursojn, ĝia valoro estas taksita je 200 milionoj da eŭroj. Tio estas pli ol la prezo de famaj futbalistoj, ĉar laŭ la germana retejo “transfermarket”, faka pri futbalo, la portugalo Cristiano Ronaldo valoras EUR 60 milionojn kaj la argentinano Lionel Messi EUR 100 milionojn.

Loĝanta en la ĉevalbieno Coolmore Stud (Irlando) ĝi estas nuntempe konsiderata kiel la “imperiestro de la reproduktado”. Laŭ la brita gazetaro, 89 venkintoj de gravaj konkursoj estas idoj de Galileo. Kiam en 2002 ĝi komencis en la tasko de reproduktado, tiam la proprietuloj tiu pursangulo pagigis al la interesatoj 70 milojn da eŭroj por venigo de ĉevalino ĉe Galileo. Post kvin jaroj tiu pago plialtiĝis al 200 miloj da eŭroj, kaj nuntempe oni diras, ke ĝi estas EUR 700 mil.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

4 pensoj pri “Galileo, la ĉevalo plivalora ol Ronaldo kaj Messi kune”

  1. Kara, estas io en via titolo, kiu ne reliefigas la intereson pri la temo. Oni normale ne uzas aktivan participon sen la verbo “estas”… Vidu ke vi ne povas inversigi la pozicion de la adjektivo (valoranta ĉevalo). Do mi sugestas ke vi ŝanĝu la titolon al “Galileo, la ĉevalo plivalora ol …”
    Ankaŭ via unua frazo estas komplekse miksita kaj ne bonstila… Mi dirus: “Ĝi estas angla ĉevalo, pursanga, kiu nomiĝas…” Tre malofte oni uzas la aktivajn participojn en a-formoj en bonstila Esperanto.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s