En Turkmenio la prezidanto inaŭguris orstatuon pri hundo

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo.
Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

Gurbanguly Berdymukhamedov, kiu estas la prezidanto de Turkmenio, inaŭguris lastmarde (la 10-an) en la regurbo Aŝgabato, 6-metran altan statuon farita el oro, omaĝe al la rasa hundo Alabay, kiu estas aŭtoktona en centra Azio.

En tiu lando oni oficiale konsideras tiun hundan rason kiel nacia heredaĵo, kune kun la manfatritaj tapiŝoj kaj la plensanga ĉevalraso nome Aĥalteko. En 2015 Berdymukhamedov inaŭguris 21-metran altan orstatuon pri li rajdanta ĉevalon. En 2017 li donacis al la rusa prezidanto Vladimir Putin hundidon de tiu raso. Pasintjare li verkis libron al tiu raso Alabay, kaj kadre de ministeria kunveno eĉ deklaris poemon verkita de li omaĝe al tia hundo.

Turkmenio sendependiĝis en 1991, post la disiĝo de Sovetio. La polemika prezidanto Saparmurat Nijazov regis la politikan vivon de la lando ĝis lia forpaso la 21-an de decembro 2006. De tiam Gurbanguly Berdymukhamedov estas lia posteulo.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

Penso pri “En Turkmenio la prezidanto inaŭguris orstatuon pri hundo”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s