La princo Fumihito estis proklamita heredanto de la japana trono

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo.
Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

Hieraŭ (dimanĉe, la 8-an) la princo Fumihito estis proklamita heredanto de la japana trono per limigita ceremonio devinta okazi pasinte aprile, sed prokrastita pro la pandemio de kovimo. La 15-minuta ceremonio okazis ĉe la imperiestra palaco kaj estis gvidata de la imperiestro Naruhito, kiu estis surtronigita la 1-an de majo 2019, post la abdiko de Akihito, lia patro.

Fumihito estas 54-jaraĝa kaj la plej juna frato de la imperiestro Naruhito, kiu havas nur unu filinon, nome la princino Aiko, kies surtroniĝo ne estas permesata. Ekzistas legendo, ke la trono estis heredita sen escepto de vir-liniaj posteuloj de la unua imperiestro Ĝimmu. Nuntempa leĝo pri tronheredo sekvas ĉi tiun tradicion.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

3 pensoj pri “La princo Fumihito estis proklamita heredanto de la japana trono”

  1. Ĉu estas demokratio aŭ vira diktatoreco en tiu nomata evoluintan landon?
    * kiu ektronis…. kiu estis surtronigita…
    Aiko, kies surtroniĝo ne estas permesata.

  2. “Ekzistas legendo, ke la trono estis heredita sen escepto de vir-liniaj posteuloj de la unua imperiestro Ĝimmu.”
    Tio ne estas legendo, sed mensogo:
    Imperiestrino Suiko (推古天皇) regnis de 593 ĝis 628.
    Imperiestrino Kôgyoku (皇極天皇) de 642 ĝis 645 kaj de 655 ĝis 661 sub la nomo Sanmei (斉明天皇)
    Imperiestrino Genmei (元明天皇) de 707 ĝis 715 estis sekvita de
    Ŝia filino Genshô(元正天皇) de 715 ĝis 724
    Impriestrino Kôken de 749 ĝis 758 kaj sub la nomo Sôtoku (称徳天皇), de 749 ĝis 758
    Poste ne plus estas imperiestrinoj ĝis la regno de Meishô 明正天皇 de 1629 ĝis 1643
    kaj tiu de Go-Sakuramachi (後桜町天皇) de 1742 ĝis 1771, lasta imperiestrino.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s