‘Rustiĝas’ tiu asteroidego nome 16 Psiĥo, kiu valoras pli ol la tutmonda MEP

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo.
Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

La rezulto de studo fare de scientistoj de SwRI (angla mallongigo pri Southwest Research Institute ) el Usono sur la revuo ‘The Planetary Science Journal’ montras novajn detalojn pri la grandega asteroido 16 Psiĥo, kiu troviĝas en la asteroida zono, kaj estas la plej granda M-tipa (metalhava) konata asteroido. Ĝi estis malkovrita de la itala astronomo Annibale de Gasparis, la 17-an de marto 1852, kaj ricevis la nomon de la legenda princino Psiĥo (greke ψυχή), kies beleco superis tiun de Venuso.

Novas, ke 16 Psiĥo ‘rustiĝas’. Oni legas en komunikaĵo de SwRI tiun aserton de la scientistino Tracy Becker: “En la observado de la asteroidaro ni unuafoje sukcesis je identigo de tio, kio ni pensas esti bendoj pri transviola absorbado de fera oksido”.

Estimo de ĝia grando donas dimensiojn de 214 × 181 km. Ĝi komponiĝas de sufiĉe puraj fero kaj nikelo, kaj en 2017 la Kosmoteleskopo Hubble, de la usona kosmagentejo NASA malkrovis, ke ĝi enhavas diversajn valormetalojn. Oni taksas, ke entute la materialoj de 16 Psiĥo valoras pli ol USD 10 miliardojn da miliardoj – tio estas pli ol dekoblo pri la tutmonda MEP (malneta enlanda produkto), kiu laŭ la Monda Banko en 2019 estis 87 mil miliardoj da usonaj dolaroj.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

Penso pri “‘Rustiĝas’ tiu asteroidego nome 16 Psiĥo, kiu valoras pli ol la tutmonda MEP”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s