Paro petis tian plej malmultekostan vinon kaj pro restoracia miso ili ricevis botelon kostan je USD 2 mil

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo.
Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

Pasintmonate (vendrede, la 22-a) Keith McNally, la proprietulo de la tradicia nov-jorka restoracio nome “Balthazar” raportis sur la sociretejo Instagramo nekutiman okazintaĵon.

Li skribis, ke samtempe venis du petoj – tiu de botelo da “Pinot Noir” (USD 18), fare de juna paro, kaj tiu pri botelo da “Chateau Mouton Rothschild 1989” (rara bordoza vino, USD 2 mil), fare de kvar entreprenistoj de Wall Street. La du vinoj estis elboteligitaj kaj pro tio, ke ili restis dekantantaj por oksigenado ‘sen etikedoj’ la fuŝo okazis: la restoraciestro mise provizis la mendintojn.

Malgraŭ tio, ke neniu el tiuj klientoj plendis, McNally decidis raporti al ili la aferon, provizi novan ĝustan botelon al la entreprenistoj kaj lasi la junulojn ĝui la multekostan vinon kontraŭ nur USD 18.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

3 pensoj pri “Paro petis tian plej malmultekostan vinon kaj pro restoracia miso ili ricevis botelon kostan je USD 2 mil”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s