Adoleskanto surpriziĝis kun rekompenca mondonaco, kiun li ricevis de Fejsbuko

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo.
Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

Pasintmonate la 14-jaraĝa lernanto Andres Alonso Bie Perez (el la brazila subŝtato Minas-Ĵerajso) surpriziĝis je la 15-a de septembro pro tio, ke laŭ sciigo de Fejsbuko li estis tiam ricevonta monpremion je 25 miloj da usonaj dolaroj kiel rekompenco por malkovri sekurecan vundeblon ĉe la sistemo de la sociretejo Instagramo, kaj atentigi la firmaan sekurecan teamon pri ĝi.

Fejsbuko, samkiel multaj aliaj firmaoj, havas programon tian nome “bug bounty” por rekompenci informantojn pri vulneroj en siaj servoj. En tiu firmao la mezuma pago koncernas ĉirkaŭ USD 1,5 mil, kaj Andres estis atendanta somon da maksimume USD 1 mil. “Mi estis senzorga tiurilate kaj ricevis la sciigon de Fejsbuko enhavanta la informon pri la valoro. Mi ne estis atendanta tiom”, tion diris la junulo.

La firmao konfirmis la pagon al la brazilano, dankis ties kunlaboro kaj klarigis, ke tiu programeraro rolis en nenia atako.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

Penso pri “Adoleskanto surpriziĝis kun rekompenca mondonaco, kiun li ricevis de Fejsbuko”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s