UN-reprezentanto petis reciprokan respekton por ĉiuj religioj kaj kredoj

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo.
Gramatike komentu ion pri ĝi, mi petas.

Hieraŭ (vendrede, la 28-a) per komunikaĵo Miguel Ángel Moratinos faris apelacion favore al “reciproka respekto al ĉiuj kredoj kaj religioj”. Li estas la prezidanto de UN-Alianco de Civilizoj, tiu projekto de la Unuiĝintaj Nacioj por dialogo inter la plej diversaj civilizoj kaj religioj je la mondo. Ĝi celas kontribui al pacigado de konfliktoj ekzemple pro diferencoj inter kristana kaj islama mondoj. Kelkaj politikistoj tutmonde apogas tiun projekton.

Tiun aserton li faris en ĉi tiu momento de politika krizo inter la islamaj gvidantoj tra la mondo – inkluzive la turka prezidanto Recep Tayyip Erdogan – kaj la franca prezidanto Emmanuel Macron, kiu defendas la aperigon de karikaturoj de la islama profeto Mohamedo. “Insulti religiojn kaj ĝiajn sanktajn simbolojn instigas malamon kaj fortegan ekstremismon, kaj kondukas al la sociaj polarizo kaj fragmentiĝo”, tion krome asertis Moratinos.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

Penso pri “UN-reprezentanto petis reciprokan respekton por ĉiuj religioj kaj kredoj”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s