Lernu kuiri argentinajn pasteĉojn

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Ingrediencoj por la pasto:
Tritika faruno – 250 g
Nesalita margarino aŭ butero – 50 g
Akvo – du trionoj el teotaso
Ovoflavo por pentri – 1

Ingrediencoj por la ŝmiraĵo:
Muelita viando – 250 g
Dolĉa kapsiko – duono el teotaso
Hakita olivo – 5
Maizo – 3 supkuleroj
Boligita ovo – 1
Ajlo – 2 eroj
Salo
Nigra pipro

Preparado de la pasto:
Unue bone miksu la farunon kun la margarino kaj salo. Iom post iom metu akvon ĝis sukcesi je homogena pasto, kiu ne gluu en la manoj. Per pastorulo etendu kaj maldikigu la paston, kaj tranĉu ĝin laŭ cirkloj. Metu po 1 kuleron da ŝmiraĵo kaj fermu. Pentru kun ovoflavo kaj baku en forno varmigita je 180°C dum 30 minutoj.

Preparado de la ŝmiraĵo:
Rapide fritu la ajlon, aldonu la muelita viandon, salon, nigran pipron, kaj rapidu fritu ĉion. Aldonu la dolĉan kapsikon, olivon, maizon kaj fritu ĉion ĝis sekiĝo kaj fine aldonu la boligitan ovon.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

3 pensoj pri “Lernu kuiri argentinajn pasteĉojn”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s