Robotoj kaj transviola radiado kiel nova armilo kontraŭ la viruso

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Ĉirkaŭ 200 hispanaj publikaj malsanulejoj estas inter tiuj unuaj provizataj de la Eŭropa Komisiono (EK) per la tiel nomataj “asepsiigaj robotoj”, kiuj estas aparatoj kombinantaj du teknologiojn: transviolan radiadon kaj robotikon. Tiaj robotoj sukcesas je 99,99% pri nuligo de infektaj agentoj troviĝantaj en fermitaj ejoj.

“La robotoj helpas limigi la disvastiĝon de la viruso kaj samtempe pri la riskoj koncernantaj la malinfektigan taskon, ili protektas la sanlaboristojn, malsanulojn kaj laboristoj je purigado. Similaĵoj jam estis sukcese provitaj en la mondo, inkluzive Eŭropo”, tion asertas EK.

La unuaj robotoj de tiu projekto estas disvolvataj de la dana firmao “Blue Ocean Robotics”, kunlabore kun malsanulejoj de la regiono de la dana urbo Odense. Laŭ estro de la firmao “la roboto bezonas ĉirkaŭ 10 minutojn por malinfektigi hospitalan ĉambron”. 500 malsanulejoj jam interesiĝas pri la robotoj, laŭ EU.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

Penso pri “Robotoj kaj transviola radiado kiel nova armilo kontraŭ la viruso”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s