Brazilano estas la unua fremdulo, kiu per testo en la kimra lingvo akiris la civitanecon en Unuiĝinta Reĝlando

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Rodolfo Piskorski estas brazilano, profesoro pri la lingvoj angla kaj portugala ĉe la Cardiff-Universitato, en la regurbo de Kimrio, kiu estas unu el la kvar partoj de Unuiĝinta Reĝlando. Tie li loĝas ekde 2013 – tiam li estis veninta tien por akiri doktoriĝan gradon en literatura kritiko. Antaŭnelonge li decidis akiri la regnaniĝon, tamen postulante nekutimaĵon: tiun, ke la koncerna testo estu en la kimra lingvo.

Tiu iniciato surprizis la tieajn aŭtoritatojn, kaj tiu estis la unua fojo, kiu fremdulo faris la teston por civitaneco en la denaska lingvo de Kimrio – malsame al la aliaj keltaj lingvoj, ĝi ne survojas al malapero, danke al jardekoj da instigoj favore al ĝi. “Mi decisis trapasi la civitanecan teston per la kimra lingvo por iamaniere vere defii mim. Mi volis iĝi brita civitano iomete malsama “.

Krome Rodolfo superis alian defion: akiri 1,4 milojn da britaj pundoj por la oficiala legitimilo. Per filmeto en la kirma lingvo, kaj klariga teksto en la angla afiŝitaj sur la sociretejo Tvitero, li allogis la homojn tiurilate kaj sukcesis je £ 1.600 per interreta amasfinancado. Eĉ deputitino de la kirma parlamento donacis al li.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

5 pensoj pri “Brazilano estas la unua fremdulo, kiu per testo en la kimra lingvo akiris la civitanecon en Unuiĝinta Reĝlando”

  1. “malsame al la aliaj keltaj lingvoj, ĝi ne survojas al malapero”
    Pli ĝusta esploro de la afero montras, ke le bretona ne survojas al malapero, kvankam ĝi daŭre restas tre malmulte uzata lingvo.
    La nombro de lernejanoj de la bretonlingvaj lernejoj (Diwan) kreskis je 45% inter 2009 kaj 2019…

    1. Tamen la franca registaro ne volas rekoni kaj helpi tiujn dulingvajn lernejojn (kiuj estas asociaj kaj ege malfacile sukcesas trovi monon kvankam ili havas eĉ pli bonajn rezultojn ol la publikaj lernejoj en kiuj oni nur parolas la francan!). Ankaŭ, memoru ke la franca registaro ne volas rekoni siajn minoritatajn lingvojn (eĉ ne eblas doni ĝuste skribitan nomon en la bretona al sia infano pro tio ke la “ñ” ne estas franca litero (vidu la “Fañch” afero)). Tiom longe kiom Francio konsideras ke “la franca estas la sola lingvo de Francio”, ĝi ja endanĝerigos ĉiujn minoritatajn lingvojn parolataj ene de Francio. Do jes, la situacio iom post iom pliboniĝas sed tamen mi ne pensas ke ni jam povas konsideri ke la bretona estas en ege bona situacio.

      Tamen, mi ege interesiĝas pri la esploro pri kiu vi parolas. Ĉu vi povas diskonigi ligilon de tiu esploro? Antaŭan dankon!

      1. Jen:
        http://www.fr.brezhoneg.bzh/evenement/2179/50-actualite.htm
        https://fr.wikipedia.org/wiki/%C3%89cole_Diwan#Des_effectifs_en_hausse_constante

        Cetere estas malveraĵo diri, ke la franca registaro ne rekonas la lernejojn Diwan nek helpas ilin, ili estas establoj sub asociaj kontraktoj kun la ŝtato (établissements sous contrat d’association) kaj do la ŝtato pagas la salajrojn de ĝiaj instruistoj, interalie.
        Estas alia malveraĵo diri ke “Francio konsideras, ke la franca estas la sola lingvo de Francio”, la artikolo 75-1 de la franca konstitucio male asertas, ke la regionaj lingvoj estas parto de la havaĵo de Francio, kaj la ŝtataj televidkanaloj de FR3 havas elsendaĵojn en la regionalaj lingvoj de Francio (ja malmultaj, mi scias).

        Mi mem, de langvedoka deveno, ne defendas la ŝtatan politikon de Francio pri la malplimultaj lingvoj, sed la faktoj estas la faktoj. Kaj mi ankaŭ opinias, ke la estonto de lingvo ne dependas de la leĝoj de la regantaj registaroj, sed de la homoj, kiuj parolas ilin.

        Komparu la nuna situacion de la irlandgaela, protektita, eĉ deviga en ĉiuj lernejoj kaj parolenda por ĉiuj ŝtatoficiuloj jam de jarcento, kiu jaron post jaro malaperas, kun la situacio de la kataluna, severe malpermesita dum jardekoj kaj tamen samtempe estis daŭre kaŝe kaj private uzata. El tia vidpunkto, la nuna situacio de la bretona ne estas tiel maltrankviliga.

  2. @Tjeri
    Dankon por la ligiloj!

    Nu, vi pravas, mi troigis kiam mi diris ke la ŝtato tute ne subtenas ilin. Sed tamen, ili ofte plendas pri ilia statuso kaj malbona rekono de la ŝtato kaj tio ne estas ignorenda 😉

    Jes ili estas “havaĵoj”. Tiu ŝajnas al mi pli kiel historia/heredaĵa rekono ol kiel nuna kaj subtenata rekono. Kaj la artikolo 2 ja diras “La lingvo de la Respubliko estas la franca” kaj tio signifas ke vi ne povas paroli kun la administracio en lingvo kiu ne estas la franca, ĉu ne? Kaj mi ne pensas ke mi troigas se mi diras ke multaj francaj reprezentoj uzas tiun miton ke la franca estas la “sola” lingvo de Francio por kontraŭi leĝojn kiuj pli videbligos la aliajn lingvojn de Francio (denove la “Fañch afero” (https://fr.wikipedia.org/wiki/Affaire_Fa%C3%B1ch) estas la plej evidenta ekzemplo sed ekzistas aliaj).

    Mi pensas ke mi konsentas pri la fakto ke “la estonto de lingvo […] dependas […] de la homoj, kiuj parolas ilin”. Mi aldonus al viaj ekzemploj la monaka lingvo kiu estas deviga en la unuaj jaroj en monakaj lernejoj sed kiu estas preskaŭ neniam parolata en la ĉiutaga vivo (tamen, ankaŭ preskaŭ nenion estas skribita en la monaka tra la lando kaj ĝi eĉ ne estas oficiala lingvo kvankam la himno ja estas en la monaka). Sed kvankam oficiala subteno ne solvas ĉion, ĝi tamen povas multe helpi 😉 (kaj la antaŭa oficiala kontraŭo al la malplimultaj lingvoj ja faris multan damaĝon en Francio)

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s