Francolando malpermesos al kuracistoj provizi virgecajn atestilojn

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

La franca registaro planas sendi al la parlamento venontdecembre leĝproponon, kiu enkondukos monpunon kaj malliberigon al kuracistoj, kiuj provizu la tiel nomataj “atestilonj pri virgeco”. La afero kadriĝas je projekto por fortigi la jarcentajn francovalorojn, kaj kontraŭbatali tion, kion la prezidanto Emmanuel Macron nomas “islaman disigon”.

Laŭ TV France 3 ĉirkaŭ 30% de la francaj kuracistoj asertas ricevi mendojn pri tiaj atestiloj, kaj la plimulto rifuzas. En Francolando ĝenerale tiaj atestitoj estas petataj de junulinoj de Magrebo (regiono de la tri nordafrikaj landoj Tunizio, Alĝerio kaj Maroko, parte ankoraŭ Libio kaj Maŭritanio, kiuj havas komunajn historiajn radikojn).

Islamaj virinoj povas sperti familian kaj komunuman forpelon, kaj eĉ morton, se ili seksumu antaŭ la geedziĝo. Sociaj organizaĵoj apogas tiun proponon, tamen ili avertas, ke ĝi ne sufiĉas por ĉesigi la aferon – edukado nepras tiurilate. La ministro-delegito pri civitaneco Marlène Schiappa asertis, ke krom al kuracistoj, la leĝpropono inkluzivos punojn ankaŭ por tiuj, kiuj postulu virgecajn testojn, kiel fianĉoj kaj gepatroj.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

2 pensoj pri “Francolando malpermesos al kuracistoj provizi virgecajn atestilojn”

  1. Tio ŝajnas tre bona, tamen pri Macron mi timus ke lia motivo estus pli ke li volas allogi subtenantojn de RN, farante ion kontraŭ islamanoj, ol vere helpi virinojn.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s