Jen nova rekordo pri plej longaj virinaj kruroj

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Ŝi nomiĝas Maci Currin, estas 17-jaraĝa kaj 2,08 metroj alta, loĝas en la usona subŝtato Teksaso, kaj laŭ la nova eldono (2021) de Guinness-libro de rekordoj ŝi posedas la plej longajn virinajn krurojn tutmonde.

Maci havas la dekstran kruron mezurante ĉirkaŭ 1,34m kaj la maldekstran 1,35m – tio estas 65% el ŝia alto. Tamen ŝi ne estas la plej alta virino de la mondo, sed la ĉinino Sun Fang (mi trovis variajn informojn pri ŝia alteco: 2,13m, 2,21m kaj 2,29m).

La junulino popularas ĉe la sociretejo TikTok, kie ŝi instigas, ke homoj kun specialaj korpaj trajtoj fiere sintenu. Ŝi planas diplomiĝi en Unuiĝinta Reĝlando kaj poste iĝi profesia modelo.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

4 pensoj pri “Jen nova rekordo pri plej longaj virinaj kruroj”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s