Franca firmao prezentis la ‘armilon’ Chimera, kontraŭ flugrobotoj

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

La popularigo de la uzado de flugrobotoj plaĉas al ties fabrikantoj, sed ne tiom al la aŭtoritatoj, kiuj ekzorgas pri la kontraŭleĝaj agadoj, kiuj povas iĝi pli variaj helpataj de tiaj malgrandaj maŝinoj, ankaŭ konataj kiel spavo (senpilota aviadilo). Tial, kune kun la kreskado de tiu industrio ankaŭ kreskas la merkaton de “armiloj kontraŭ flugrobotoj”, kiuj estas aparatoj kapablantaj de malproksime alterigi spavojn.

Jam estas provoj por de malproksime faligi spavojn, tamen ili ne sufiĉe taŭgas ĉar koncernas riskon je gravaj akcidentoj al tiuj, kiuj troviĝas sub la faligintaj maŝinoj. Tiurilate aperis nun nova propono fare de la franca firmao Cerbair: ilaro por munti la ‘armilon’ nome ‘Chimera’. Ĝi enhavas dorsosakon, antenon kaj la ĉefa akcesoraĵo, kiu oni klindirektas kaj per ĝi oni pafas ondojn kontraŭ la flugroboto.

Chimera agas skanante la aerspacon serĉante tiujn frekvencojn ofte uzatajn de la flugrobotoj por komunikado kun siaj teleregantoj. Troviĝinte la celon, la ‘pafisto’ ĵetas elektromagnetan radiadon kontraŭ la flugroboto, devigante ĝin tuje alteriĝi, sed ne per libera falo.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

votuporangano.wordpress.com

Penso pri “Franca firmao prezentis la ‘armilon’ Chimera, kontraŭ flugrobotoj”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s