La Svisoj plejparte diras ne al limigo de libera movado kun EU

Tiu teksto baziĝas sur franca lingva artikolo.

Aktivuloj de la svisa UDC-partio kolektiĝas en restoracio, dimanĉe la 27-an de septembro 2020 en Rothrist, Svislando.

Laŭ ĵusa balotenketo, 63% el la balotantoj malakceptis la iniciaton lanĉitan de la Centra Demokrata Unio, popolisma dekstrula partio.

La Svisoj diris “ne”. Ili rifuzis per granda plimulto, dimanĉe, la 27an de septembro, iniciaton de la popolisma dekstro, kiu limigintus la enmigradon de ŝtatanoj de Eŭropa Unio, laŭ projekcioj publikigitaj nelonge post la fermo de balotejoj.

Laŭ la opinienketa instituto gfs-Bern, 63% el la balotantoj malakceptis la tiel nomatan “iniciaton pri limigo”, lanĉitan de la Demokratia Unio de la Centro (DUC), la plej granda partio en la lando, sed al kiu kontraŭis ĉiuj aliaj politikaj fortoj same kiel la ekonomia mondo. La popolisma dekstrula partio kampanjis por “kontrolita enmigrado”, argumentante ke Svislando “suferas de senbrida kaj neproporcia enmigrado” kaj ke “laborpostenoj estas minacataj”.

Ekonomiaj timoj

DUC tiel proponis ĉesigi la Interkonsenton pri libera movado de personoj subskribitan en 1999 kun Eŭropa Unio. Sed la aliaj partioj forte subtenis malfermajn landlimojn kun EU, kiu estas la plej grava komerca partnero de Svislando. Limregionoj multe dependas de laboro de najbaraj membrolandoj de EU.

La Svisoj ankaŭ voĉdonis favore al patreca ferio de 2 semajnoj. Ili tiel antaŭas siajn francajn najbarojn. Efektive, la franca registaro ĵus proponis plilongigi patrecan ferion de 14 ĝis 28 tagojn. Laŭ la Elizeo, la reformo devas ekvalidi “meze de 2021”.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s