Datumejo estis aprobita en testo post submara restado da 2 jaroj

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Junie ĉi-jare en la regiono de la insularo Orkadoj, norde de Skotlando, esploristoj de la firmao Mikrosofto kaptis el mara profundo da 35 metroj kapsulon enhavanta 864 servilojn, enmetita tien antaŭ du jaroj kadre de la esplorprojekto nome Natick, komencita de la firmao en 2014 celante pruvi, ke ja eblas efike kaj sekure funciigi servilojn subakve.

En la lastaj monatoj la serviloj trapasis testojn kaj Mikrosofto konkludis, ke ili estas okoble pli fidaj subakve ol eksterakve. La nombro de paneoj konsistis el nur okono (12,5%) kompare kun tiu de ordinaraj datumejoj. La esploristoj pensas, ke la malpli multa homa interveno, kaj la ekzisto de nitrogeno anstataŭ oksigeno ene de a kapsulo, pravigas la estiĝon de malpli da difektoj.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Mi prizorgas la retejon "UB" (www.esperanto.blog).

Penso pri “Datumejo estis aprobita en testo post submara restado da 2 jaroj”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s