La plej granda eŭropa bordelo petis deklaron de bankroto

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Fermata de kvin monatoj pro la tutmonda sankrizo de kovimo, tiu bordelo nome Pascha – ĝi staras inter tiuj plej grandaj en la mondo – lastmarde (la 1-an) petis al justico en Germanlando deklaron de bankroto. Armin Lobscheid, la bordelestro konfirmis hieraŭ (la 3-an) tiun informon al la loka gazeto “Express”.

Armin kritikas la registaro pro manko de travidebleco koncerne al la sekslaboro, kiu nun estas malpermesata en la lando: “Tio estas nekredebla, tamen mi estis devigata peti pagĉesigon al justico lastmarde. Ni bankrotas. Eble ni povus eviti tion per helpo de bankoj, se konfirmo estus, ke ni povus remalfermi la negocon komence de la venonta jaro. Ĉiuj en tiu sektoro scias, ke la seksnegoco ankoraŭ aktivas, tamen kaŝe kaj sen pagi impostojn”.

En tiu 10-etaĝa konstruaĵo en la urbo Kolonjo estis laborantaj 120 prostitutinoj, krom 60 aliaj laboristoj kiel masaĝistoj kaj por ĝeneralaj kaj sekurecaj servoj. Ekde nun oni ne scias kian destinon havos tiu lioko.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Mi prizorgas la retejon "UB" (www.esperanto.blog).

2 pensoj pri “La plej granda eŭropa bordelo petis deklaron de bankroto”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s