Ŝipo dronis kun 43 homoj kaj 5.800 bovoj – ununura viro saviĝis

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Ŝarĝoŝipo kun 43 ŝipanoj kaj 5,8 miloj da bovoj dronis post fari helpopeton, pro sperto de marŝtormo ĉe la okcidenta japana marbordo – laŭ raportis la ununura ŝipano ĝis nun savita de la japana marborda patrolo. La ŝipo “Gulf Livestock 1” elsendis helpoptenon en la merkreda frumateno, tiam ĝi estis troviĝinta 185 km for de la japana insulo Amami Oshima.

Laŭ anonco per noto fare de la marborda patrolo la savteamoj trovis hieraŭ nokte (merkrede, la 2-an) postvivanton, iun 45-jaraĝan filipinan oficiron kiu diris, ke antaŭ droni estis paneinta la motoro de la ŝarĝoŝipo, kiu tiam estis trafita de ondo, kiu renversigis ĝin. La ŝipo estis transportanta 39 filipinanojn, du novzelandanojn kaj du aŭstralanojn, krom 5.800 bovojn. La vojaĝo estis celanta ĉinan havenon.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Mi prizorgas la retejon "UB" (www.esperanto.blog).

3 pensoj pri “Ŝipo dronis kun 43 homoj kaj 5.800 bovoj – ununura viro saviĝis”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s