Fiera patrokrokodilo estis fotita kune kun sia idaro

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

La bildo fare de Dhritiman Mukherjee ĉe la nacia bestoprotektejo Chambal, en Hinda Unio, elstariĝas kadre de Wildlife Photographer of the Year (WPY), kiu estas fama premio de fotoj pri tutmonda sovaĝvivo. Ĝi estas finalisto en la nuna konkurso.

Tiu speco fotita estas la krokodilo gavialo. “Tiu vira krokodilo estis sekskuniĝinta kun sep aŭ ok krokodilinoj, kaj oni povas taksi kiom ĝi estas sindevigata”, tion diris Dhritiman al la novaĵretejo BBC News.

Laŭ Vikipedio, “la gavialo (Gavialis gangeticus) estas unu el du travivantaj membroj de la familio Gavialuloj, longe ekzistanta grupo de krokodilecaj reptilioj kun longaj, mallarĝaj makzeloj. La gavialo estas due plej longa el ĉiuj travivantaj krokodiluloj: granda gavialo povas esti 6-7 metrojn longa”.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Mi prizorgas la retejon "UB" (www.esperanto.blog).

Penso pri “Fiera patrokrokodilo estis fotita kune kun sia idaro”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s