Aĉetita kontraŭ 367.500 britaj pundoj, jen la plej multekosta ŝafo de la mondo

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Lastĵaŭde (la 27-an) en Skotlando la ŝafo nome Double Diamond, de la raso Texel, estis kunaĉetita de tri bredistoj kontraŭ 350 mil gineoj, kadre de la konkura vendo fare de Scottish National Texel, kiu estas faka organizaĵo pri tiu raso. Gineo estis monero stampita en Granda Britolando inter 1663 kaj 1814 (350 mil gineoj = 367,5 mil britaj pundoj = 410 mil eŭroj = 490 mil usonaj dolaroj pli-malpli).

Tiu raso devenas el la nederlanda insuleto Texel, kaj ĝi estas inter la plej dezirataj de ŝatantoj de ŝafidaĵo, kiu estas la viando de plej junaj bestoj, dum tiu de pli aĝaj estus simple ŝafaĵo. Jeff Aiken kuniĝis al du aliaj bredistoj por venki la konkuran vendon de tiu valora ŝafo, kiu estas 6-monataĝa kaj gene perfekta.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Mi prizorgas la retejon "UB" (www.esperanto.blog).

3 pensoj pri “Aĉetita kontraŭ 367.500 britaj pundoj, jen la plej multekosta ŝafo de la mondo”

  1. Estus bone se la artikolo klarigus kial oni pagis per gineoj. Kion tio signifas? Ĉu ili pagis per pramoneroj?

    Ene de la artikolo ĉu mankas la vorto “mil” antaŭ “britaj pundoj”? La sumo ne kongruas kun la titolo de la artikolo.

    1. Ankaŭ mi ne komprenis tion, kaj la origina artikolo ne klarigas la aferon. Laŭ portugala artikolo sur Vikipedio, la esprimo gineo postvivis en kelkaj eventoj ĉe Unuiĝinta Reĝlando, ĉefe tiuj ligitaj al ĉevalkuroj kaj ŝafkomerco, signifikanta sumon da brita pundo kaj kvin pencoj. Pri mia fuŝeto en la teksto mi dankas vin pro la atentigo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s