Sciencistoj malkovris, ke SARS-CoV-2 povas vojaĝi tra apartamentoj pere de la tubaro

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

Jen nova informo, kiu zorgigas loĝantojn de apartamentoj kun malkvalita kranaro: sciencistoj malkovris, ke tiu viruso kaŭzanta kovimon, nome SARS-CoV-2, povas vojaĝi tra tiaj loĝejoj pere de la tubaro. La malkovro okazis post ke esploristoj de la ĉina centro pri kontrolado kaj malhelpado de malsanoj analizis neloĝatan apartamenton troviĝanta sub alia, kiu estas loĝata de 5-membra familio kun pozitivaj testoj pri kovimo. Malgraŭ tio, ke en ĝi ne estas loĝantoj, oni trovis tie spurojn de la viruso ĉe lavujo, krano kaj duŝilo.

La esploristoj aperigis artikolon pri siaj malkovroj sur la gazeto “Environment International”, kaj ankaŭ citis eksperimenton, kiu povas konfirmi tiun hipotezon: uzante spurigilon ili trovis intektitajn ŝprucaĵojn ĉe apartamentoj ĝis 12 etaĝoj supre al tiu de la malsana familio kaj la sciencistoj kredas, ke la virusoj (ĉe la fekaĵoj) flosadis en la internon de la apartamentoj per la tubaro de la kontruaĵo.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Mi prizorgas la retejon "UB" (www.esperanto.blog).

2 pensoj pri “Sciencistoj malkovris, ke SARS-CoV-2 povas vojaĝi tra apartamentoj pere de la tubaro”

  1. “pere de la tubaro” !
    Virusa diablo ! Ĝi trudas la novan kulton : Tim(eg)o. Kaj ‘timo havas grandajn okulojn’ (Z) !
    “la sciencistoj kredas”… aliaj kredis… … ceteraj kredos… Ve al ni, kredemuloj !
    “ĉe la fekaĵoj” : Ni tuj bezonas anusajn maskojn !

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s