Bestoĝardeno pardonpetas, ke antaŭ 114 jaroj ĝi estis enkaĝiginta kongolanon

Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo

En raporto aperinta hieraŭ (vendrede, la 28-an) sur la retejo de BBC oni legas, ke finfine la Bestoĝardeno de Bronkso en Nov-Jorko (Usono) bedaŭris, ke dum 20 tagoj ĝi ekspoziciis afrikan junulon ene de la kaĝo por simioj. Fare de WCS (angle “Wildlife Conservation Society”, kiu administras tiun bestoĝadenon) la pardonpeto por ekspozicii, inter la tagoj 8-a kaj 28-a de la 9-a monato 1906 la kongolanon Ota Benga, okazas meze al la nuntempaj kontraŭrasismaj tutmondaj protestoj.

Dum pli ol jarcento WCS kaŝis la veron pri Ota Benga – en tiu tempo la tieaj aŭtoritatoj pro la kreskantaj kritikoj tiurilate decidis trompe aserti, ke vere la junulo estas laboristo de la bestoĝardeno. En la nuna nacia momento de elaĉeto gravas “pripensi la propran historion de WCS kaj la daŭrigo de rasismo ĉe nia institucio”, tion diris Cristian Samper, la nuna prezidanto de WCS.

Kaptita en 1904 de la usona entrepenisto Samuel Verner en la tiama belga Kongo, Ota Benga – estus tiam 12-13 jaraĝa – estis venigita al Nov-Orleano (Usono) por esti prezentita kune kun aliaj ok afrikaj junuloj en la evento “Louisiana Purchase Exposition”, konata kiel monda foiro de Saint-Louis, kie ili estis zorgataj kiel bestoj, sen varmigaj vestaĵo kaj loĝejo, malgraŭ la vintro. Malfeliĉa kaj sopiranta al la naskiĝlando kaj familio, li sinmortigis en 1916 per pafilo antaŭe kaŝita de li. Tiam li estus nur 25-jaraĝa.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Mi prizorgas la retejon "UB" (www.esperanto.blog).

2 pensoj pri “Bestoĝardeno pardonpetas, ke antaŭ 114 jaroj ĝi estis enkaĝiginta kongolanon”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s