Labirinto-defioj iĝas kuracrimedoj kontraŭ angoro en ĉi-sankrizo

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Sperti defion per labirinto estas iĝanta maniero kontraŭbatali angoron kaŭzata de ĉi nuna krizo pri la tutmonda malsano kovimo. Tiu praktiko ekarigas adeptojn tra la mondo pere de la grupo nomata The Labyrinth Society (La Labirinto-Asocio). La partoprenantoj raportas sentojn de paco kaj trankviliĝo tiam, kiam ili trairas labirintajn vojojn. Multaj kontruas hejme sian propran labirinton.

Lars Howlett, kiu jam skribis pri la meditadaj proprecoj de labirintoj kaj projektas ilin por usonaj klientoj diris, ke ekde la 3-a monato ĉi-jare sufiĉe plialtiĝis la mendoj por tiaj hejmaj bazaj instalaĵoj, kuij iĝis la ĉefa enspezo de lia entrepreno. La prezoj de la projektoj varias de 600 al 25.000 usonaj dolaroj.

Kaj Lisa Gidlow Moriarty, de la firmao Paths of Peace, kiu fabrikas labirintojn en la usona subŝtato Minesoto informis, ke ili spertis plialtigon je 300% en la vendado, kompare kun tiu sama pasintjara periodo.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Penso pri “Labirinto-defioj iĝas kuracrimedoj kontraŭ angoro en ĉi-sankrizo”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s