Itala urbo volas pagigi al Germanlando la ‘ŝipojn de Kaligulo’

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Laŭ la novaĵagentejo ANSA la itala urbo Nemi volas, ke Germanlando donu fiinancan kompenson pro la detruo de la famaj ŝipoj konstruitaj laŭ ordono de la imperiestro Kaligulo, tamen detruitaj de naziaj militistoj la 31-an de la 5-a monato 1944, dum la Dua Mondmilito.

La koncerna afero, jam aprobita de la municipa ĉambro, estis proponata de la urbestro Alberto Bertucci kaj la postulata kompensa monsumo praviĝas pro tio, ke “la neriparebla detruo de tia arĥeologia ĥeredaĵo estis kaŭzita ne de neantaŭvidebla milita ago, sed pro konscia vunda faro”.

Laŭ Vukipedio la “Nemi-ŝipoj” estis du grandaj antikvaj ŝipoj, kiujn konstruigis imperiestro Kaligulo dum sia regado (37-41 p.K.) al honoro de la diino Diana. Ili estis elakvigitaj en 1929 kaj 1930 el la Nemi-lago, el krater-lago de iama vulkano, 27 km sudoriente de Romo . En 1944 ili estis detruitaj pro brulo.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Penso pri “Itala urbo volas pagigi al Germanlando la ‘ŝipojn de Kaligulo’”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s