Lisbono repagos minimume duonon al loĝanto koncerne al aĉetita biciklo

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
En Lisbono, la portugala regurbo, AML (portugala mallongigo pri Lisbona Municipa Asembleo) aprobis tiun projekton de la Municipa Ĉambro nome “Subtena Programo por Akiro de Biciklo”, kiu havas tutan buĝeton de tri milionoj da eŭroj.

Ekde la venonta monato la loĝantoj de Lisbono povos postuli tiun profitaĵon koncerne al bicikloj aĉetitaj ekde la pasinta monato en tieaj vendejoj. Jen kromaj informoj de tiu programo:

Pri ordinaraj bicikloj la Lisbona Ĉambro subtenos la aĉeton per repago je 50% de la valoro, ĝis maksimume 100 eŭroj. Por ordinara biciklo adaptata por homoj kun limigata moviĝemo, la repago koncernas 75%, ĝis maksimume 200 eŭroj. Aparta buĝeto: 1,5 milionoj da eŭroj.

Pri elektraj bicikloj la repago koncernas 50%, ĝis maksimume 350 eŭroj. Por elektra biciklo adaptata por homoj kun limigata moviĝemo, la repago koncernas 75%, ĝis maksimume 500 eŭroj. Aparta buĝeto: 1,0 miliono da eŭroj.

Pri ŝarĝbiciklo la repago koncernas 50%, ĝis maksimume 500 eŭroj. Aparta buĝeto: 500 mil eŭroj.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

2 pensoj pri “Lisbono repagos minimume duonon al loĝanto koncerne al aĉetita biciklo”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s