Novaj rekordoj pri fulmoj: la plej longa (709-kilometra) kaj la plej longdaŭra (16,73-sekunda)

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Hieraŭ (ĵaŭde, la 25-an) 709-kilometra fulmo, kiu atingis la sudan Brazilon la 31-an de la 10-a monato 2018, estis agnoskata de Monda Organizaĵo pri Veterscienco kiel tia plej longa tutmonde – la antaŭa rekordo estis registrita en Oklahomo (Usono), pri 321-kilometra fulmo.

La organizaĵo rekonis ankaŭ tian fulmon plej longdaŭra, okazinta en Argentino la 4-an de la 3-a monato pasintjare, kun tempodaŭro da 16,73 sekundoj. Ankaŭ ĝi estas pli ol duoblon de la antaŭa rekordo, tiu 7,74-sekunda fulmo registrita en Francolando en 2012.

Laŭ Randall Cerveny, kiu estas la raportestro ĉe la komitato de fakuloj de tiu faka UN-organizaĵo, tiuj registroj efektiviĝis nur pro tio, ke lastatempe oni spertis progresojn pri la satelitsistemoj por observado.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Penso pri “Novaj rekordoj pri fulmoj: la plej longa (709-kilometra) kaj la plej longdaŭra (16,73-sekunda)”

  1. 700-kilometra fulmo estas vere impresa fulmo! Oni diras, ke Brazilo estas ia championo pri fulmoj en la mondo. Kaj mi ne parolas pri politiko, nur pri veterfenomenoj…

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s