6-kilometra fuma kolono estiĝis pro duobla vulkana erupcio

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Hodiaŭ (dimanĉe, la 21-an) en Indonezio la vulkano Merapio per du erupcioj en limtempo da 14 minutoj faris 6-kilometran kolonon da fumo kaj cindro, laŭ informo fare de la Nacia Geologia Agentejo. La aŭtoritatoj rekomendis la forlason el tiu 3-kilometra radiusa areo ĉirkaŭ la kratero.

Laŭ Vikipedio, “Merapio estas konusforma monto en Centra Javo en Indonezio. Ĝi estas la plej aktiva vulkano en Indonezio […]. Ĝi havas altecon de 2914 m s.m.. Ĝi estas tre proksima al la urbo Jogjakarta, kaj miloj da homoj loĝas en vilaĝoj sur la flankoj de la monto. Multaj el ĝiaj erupcioj estas kaŭzintaj mortojn. […] granda eksplodo mortigis 43 homojn en 1994. Ĝi reaktiviĝis en 2006, pli forte en 2010, kaj sciencistoj kredas, ke granda erupcio baldaŭ okazos”.

La lasta granda erupcio, tiu de 2010, mortigis 347 homojn.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

2 pensoj pri “6-kilometra fuma kolono estiĝis pro duobla vulkana erupcio”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s