Fizika trejnado sur mola tero igas fortajn muskolojn

Ha! la plaĝo… blua maro kaj varma venteto. Kaj piediri sur la dolĉa sablo. Sed, sur la sablo? Certe oni ne povas ekzerci tiel intense kiel sur firma planko de gimnastikejo, ĉu ne?

Elserĉi tion, ĉu estas diferenco inter trejnado sur mola kaj firma surfaco, estis la temo de esploro de esploristoj ĉe Universitado “La Manouba” el Tunisio. Ili kontrolis 21 masklajn ludantojn de manpilko dum sep semajnoj, la duono ludis sur sandludejo, la alia duono en gimnastikejo. Antaŭ kaj post la studperiodon, la esploristoj mezuris ecojn el la manpilkistoj kiel sprinto-rapideco, ripetita sprinto, ŝanĝo de direkto, vertikala salto, kaj dinamika kaj statika ekvilibro.

La rezultoj montris, ke ĉiuj ecoj pliboniĝis pli kun la ludantoj, kiuj ludis sur sablo, ol tiuj, kiuj ludis sur firma planko. La efikeco estis pliiĝata po 10 procentoj inter la du grupoj.

La scientistoj ne povis ekspliki la kialon de la fenomeno. Necesas pli de esploro por bonigi komprenon de tio. Sed mi opinias, ke, ĉar estas multe pli amuza ludi manpilkon sur plaĝo, ludantoj sur sablo nur ludas pli forta.

(Bildo: RFEBM Balonmano – Día 1 – Campeonato de España de Balonmano Playa, Laredo 2014, CC BY-SA 2.0, Wikimedia)

Aŭtoro: marioo

Sportscienco staras ĉe la kulmino de homa atingo. Ekde la unuaj Olimpikoj, la homaro efektiviĝas per siaj fizikaj konkursoj. marioo estas sendependa sportscienca ĵurnalisto kaj li informas siajn legantojn pri la plej novaj rezultoj en la fako. Vizitu sian blogon por lerni pli pri sportscienco: https://marioo.ca/

Penso pri “Fizika trejnado sur mola tero igas fortajn muskolojn”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s