Malkaŝo: Nilo havas du familiojn…

Jen amuza rakonto, pri la ĵus malkaŝita sekreto de la ruza kateto Nilo. Ĝia posedanto, Hector Morales, ĉiam provizis ĉion bezonatan al la besteto – loĝejon, manĝon kaj kareson. Tamen ĝi volis plu, kaj kadre de ĝiaj aventuroj ĉe la najbararo ĝi akiris plian familion.

La viro ankaŭ donadis liberecon al ĝi, tamen la forestoj de la kato pli kaj pli longiĝas, foje revenante nur post tagoj, kaj tio maltrankviligis Morales. Mistere estas, ke reveninte, Nilo anstataŭ esti malfortika kaj malkaresa, ĝi tiam aspektis tiel bela kaj pli grasa ol antaŭe.

Fine la mistero finiĝis – foje Nilo revenis alportante letereton ĉe la kolzono kun la jena skribaĵo: “Ni esta la alia familio de ‘Agelo’, kiam ĝi ne estas viahejme, tiam ĝi estas ĉe ni”. Morales sentis sin iom perfidita de Nilo, kiu eĉ havas alian nomon ĉe la alia familio.

Kiam Morales permesis novan foreston, tiam li alkroĉis al kolzono de Nilo reagan skribaĵon: “Ĉu mi rajtas vian telefonnumeron?” La celo estas interkonsenti pri prizorgo de la besto okaze de foresto de la familioj. Li finis la noton laŭjene: “Postskribo – Nilo jam manĝis tinuson antaŭ eliri”.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Penso pri “Malkaŝo: Nilo havas du familiojn…”

  1. Mi havas du katinojn, kiuj loĝas ĉe mi. Ili ĉiam postulas grasan manĝaĵon (ili ŝategas buteron kaj majonezon) kaj karesojn. Mi certas, ke ili trovus alian familion, kiu ankaŭ donus tian zorgon, se mi permesus foreston.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s