Novzelanda registaro estas kritikata pro permesi la revenon de la filmiga teamo pri ‘Avatar 2’

(Ĉi-skribaĵo baziĝas sur portugallingva artikolo)
Malgraŭ tio, ke Nov-Zelanda estas tutmonde tia lando kun plej severaj sociaj baroj pro la kovimo, ĝia registaro estas kritikata pro permesi la revenon de la filmiga teamo pri ‘Avatar 2’. La 30-an pasintmonate la reĝisoro James Cameron kaj 55 membroj de la produktado per privata aviadilo alteriĝis en la regurbon Velingtonon por ekfilmi la daŭrigon de “Avatar 2”, post plenumo de kvaranteno ĉe tiea hotelo.

Politikistoj taksas tiun decidon de la registaro kiel “insulto al laborado de la novzelandanoj” pro tio, ke ankoraŭ kelkaj laboristoj spertas limigojn por repreni la agadon, ekzemple tiuj de fiŝkaptado kaj edukado. Aliuloj diras, ke miloj da tiuj kun provizoraj vizoj, sed ĝis la 19-a de marto ili estis for de la lando, tiuj ankoraŭ ne povas reveni.

Al la faka retejo “IndieWire” la registaro pravigis la decidon asertante, ke la afero alportos “signifoplenan ekonomian valoron” al la lando. Tamen la registrara rilato kun la kinindustrio estis kritikata en la lasta jardeko. Nov-Zelando redonas al la filmfaradfirmaoj sumon konsistantan el 25% de iliaj elspezoj en Nov-Zelando. Tiu profito allogis al la lando reĝisorojn de grandaj sukcesaĵojn kiel “La Mastro de l’ Ringoj” kaj “The Hobbit”, sed pro tiu granda elspezo estas malfacile pruvi, ke la afero indas. “Avatar 2” jam profitis 26 milionojn da usonaj dolaroj de la registaro, kaj tio estas malpli ol la tuta mono elspezita kontraŭ kovimo tie.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s