Vizaĝrekona sistemo helpis je renkonto de viro kun sia sanga familio post 32 jaroj

Lunde (la 18-an) viro, kiu estis forrabita antaŭ 32 jaroj, finfine estis renkontigita al sia sanga familio, kun helpo de vizaĝrekona sistemo. Kiam en 1988 Mao Yin estis nur 2-jaraĝa, tiam li estis forprenita el sia familio, ekstere de hotelo en la urbo Ŝiano (provinco Ŝenŝio). Laŭ la ĉina televidkanalo CCTV, citita de la televikanalo CNN, tiam Mao estis vendita al seninfana duopo en najbara provinco.

Mao estis edukita en tiu adoptinta familio kun la nomo Gu Ningning, neniam sciante, ke siaj veraj gepatroj estis serĉanta lin de pli ol tri jardekoj. Laŭ la novaĵagentejo Xinhua, fine de la pasinta monato la polico per malnova foto de Mao simulis lian plenkeskulan aspekton kaj komparis ĝin kun tiuj bildoj de la nacia informbazo. Rezulte oni trovis en la urbo Mianyang viron similan, kaj post DNA-ekzameno estis konfirmita, ke temas pri la malaperinta infano.

Mao mastrumas negocon pri ornamado kaj asertis, ke li planas translokiĝon al la urbo de la gepatroj por loĝi ĉe ili.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Penso pri “Vizaĝrekona sistemo helpis je renkonto de viro kun sia sanga familio post 32 jaroj”

  1. Mirindajho! Des pli, ke ghi okazis en Chinujo, kies loghantaro estas tre multnombra! Ne ekzistas limoj por komputilaj rimedoj!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s