Prizorgante la socian malproksimiĝon, restoracio metos manekenojn ĉe manĝotabloj

En Usono la restoracio “The Inn at Little Washington”, kiu estas 3-stela laŭ la fama turisma gvidlibro Michelin, remalfermos la 29-an ĉi-monate, kadre de la komenciĝanta ekonomia repreno en tiu tempo de la tutmonda malsano KOVIM-19. Tiurilate ĝi elpensis apartan manieron por prizorgi la socian malproksimiĝon de la klientoj: la uzo de manekenoj sidantaj ĉe la manĝotabloj.

“Se oni bezonas solvi la problemon pri socia ariĝo kaj malplenigi je duono la okupadon de nia restoracio, jen memkomprenebla solvo: duonplenigi ĝin per manakenoj alloge vestitaj”, al la novaĵagentejo APF, tion diris la ĉefkuiristo Patrick O’Connell, kiu estas la posedanto de la restoracio.

La manekenoj estas naturgrandaj kaj surhavas vestojn rememorigante la etoson de postmilita tempo en la jardeko 1940. En tiu restoracio la prezo de gustummenuo por klientoj povas kosti po 248 usonajn dolarojn, sen vino.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

3 pensoj pri “Prizorgante la socian malproksimiĝon, restoracio metos manekenojn ĉe manĝotabloj”

  1. Kara PCP,

    Mi ne digestis bone gustummenuon.
    Ĉu vi volis diri ‘ la pladoj listigitaj je menuo….
    Trafi – pli bone atingi.
    Viaj artikoletoj estas bonegaj kontribuoj al ĉiutaga uzo de Eo.

    1. Karega LM, mi elpensis tiun vorton celante esperantigi la portugallingvan esprimon “menu de degustação” en Brazilo, ankaŭ konata kiel “menuo de multekosta restoracio”, sed ne nur. Ĝi proponas al la kliento sinsekve provi iomete de la plej bonaj manĝaĵoj de la restoracio.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s