Fejsbuko anoncis sendependan konsilantaron por moderigado

En 2018 Mark Zuckerberg, la ĉefa fondinto de Fejsbuko unuafoje parolis pri la intenco starigi organon ekster la firmao por moderigi la enhavojn sur tiu sociretejo, kaj lastmerkrede (la 6-an) tiu konsilantaro estis anoncita, komence kun 20 membroj el la tuta mondo – 10 viroj kaj 10 virinoj. Oni planas duobligi la membraron en 2021.

Tiu asesora konsilantaro (angle “oversight board”) pri enhavo kalkulas je diversaj fakuloj ĉefe de la kampoj juro, cifera aktivismo kaj amaskomunikado. Inter ili estas eks-ĉefministro kaj nobel-premiito.
Jen a listo:

  • Afia Asantewaa Asare-Kyei, defedanto pri homaj rajtoj ĉe “Open Society Initiative for West Africa”;
  • Evelyn Aswad, profesoro pri juro ĉe la Oklahomo-Universitato;
  • Endy Bayuni, gazetisto ĉe “Jakarta Post”;
  • Catalina Botero-Marino, kundirektoro de la konsilantaro kaj direktoro pri jura fakaro ĉe Universitato de la Andoj;
  • Katherine Chen, esploristo pri komunikado ĉe “National Chengchi University”;
  • Nighat Dad, aktivulo pri ciferecaj rajtoj;
  • Jamal Greene, kundirektoro de la konsilantaro kaj profesoro pri juro ĉe Kolumbio-Universitato;
  • Pamela Karlan, profesoro pri juro ĉe Stanford-Universitato;
  • Tawakkol Karman, kun-gajninto de la Nobel-Premio pri Paco;
  • Maina Kiai, aktivulo pri la homaj rajtoj;
  • Sudhir Krishnaswamy, vic-kanceliero pri jura fakaro ĉe Universitato de Hinda Unui;
  • Ronaldo Lemos, profesoro pri juro ĉe la Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro;
  • Michael McConnell, kundirektoro de la konsilantaro kaj profesoro pri juro ĉe Stanford-Universitato;
  • Julie Owono, aktivulo pri ciferecaj rajtoj;
  • Emi Palmor, antikva ĝenerala-direktoro de Ministerio pri Justico de Israelo;
  • Alan Rusbridger, iama ĉefredaktoro de la brita gazeto “The Guardian”;
  • Andras Sajo, iama juĝisto kaj vic-prezidanto de la Eŭropa Tribunalo pri Homaj Rajtoj;
  • John Samples, kunkunordiganto de laboratorio pri ideoj kaj verkisto pri parolreguloj kaj sociretejoj;
  • Nicolas Suzor, profesoro pri teĥnikara juro ĉe Kvinslando-Universitato;
  • Helle Thorning-Schmidt, kundirektoro de la konsilantaro kaj iama ĉefministro de Danlando.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s