Mikrosofto proponas rekompencon da 100 mil usonaj dolaroj

La plej granda firmao laŭ produktado de komputila programaro tutmonde, nome Mikrosofto, anoncis defion pri esploro de sekureco por sia platformo de interreto de aĵoj, nome “Azure Sphere”. Kiu trovi sekurdifektojn kaj sukcese ludi nerajtigatan kodon, tiu povos pro tio gajni ĝis 100 mil usonajn dolarojn.

Kurioze estas, ke Azure Sphere uzas sistemon surbaze de Linukso, kiu ofte estas rigardata kiel “konkuranto” de Mikrosofto. Linukso kaj ĝiaj derivaĵoj estas multe uzataj en aparatoj konektataj al la interreto de aĵoj.

Per tiuj programoj de rekompencoj pri difektoj, la firmaoj pagas al fakuloj, kiuj pruvu malfortajn aferojn en ĝiaj produktoj. Por partopreni la defion (la 1-an venontmonate, ĝis la 31-an de la 8-a monato) oni nepre aliĝu ĝis la 15-an ĉi-monate. Jen detaloj sur la koncerna retpaĝo de Mikrosofto: LIGILO.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Penso pri “Mikrosofto proponas rekompencon da 100 mil usonaj dolaroj”

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s