Fotado prenas la taskon rakonti al la estonteco pri ĉi tutmonda malsano

En ĉi tiu tempo reganta la tutmondan malsanon KOVIM-19 multiĝas iniciatoj kiel konkursoj pri fotoj de la ĉiutago en nepra socia izoliĝo (jen supre iu konkursaĵo), kaj kontoj sur sociretejoj spegulantaj la privatvivon kaj la laboradon ĉe la sanservoj.

Jen ekzemple tiu Instagram-konto “YoMeQuedoEnCasaFotógrafos“, kiu havas tagan konkurson kiu elektas po 150 fotojn, kaj ĝi estas tiu kiu plej diskoniĝis tra la reto, malgraŭ tio, ke komence tiu konto estis elpensita kvazaŭ reta kongreso por fotado, malfermata al fotistoj kaj fotantoj.

En Brazilo tiu Instagram-konto “festivalfotobsb” faras konkurson ricevante konkursaĵojn per retpoŝtadreso. Alia, nome “covidphotobrazil” fotraportas okazintaĵojn kadre de la socia izoliĝo. Kaj en la urbego San-Paŭlo fotistoj efektivigis la kampanjon “150 fotoj por SP” finiĝanta hodiaŭ (marde, la 5-an), celante helpi la senhejmulojn – koncernas vendadon de albumoj kun po 150 presitaj fotoj, ĉu nuntempaj ĉu malnovaj, kontraŭ 150 realoj (ĉirkaŭ 30 usonaj dolaroj).

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s