Jen projekto pri vibranta ventoturbino, kiu ne bezonas padelojn

Hispanaj inĝenieroj finpretigis sian projekton nome “Vortex Bladeless”, pri ventoturbinoj, kiuj ne bezonas padelojn. Ili konsistas el oscilaj cilindroj, kies fleksebleco favoras, ke la vento vibrigu ilin. Jen koncerna filmeto.

Tiaj vibrantaj fostoj havas malmultajn moveblajn partojn, postulas minimuman prizorgadon, estigas nenian aŭ malmultan bruadon, bezonas etan areon kaj estas facile instaleblaj. Surbaze de testoj faritaj kun provtipoj oni taksas, ke ili povos produkti elektran energion 30% malmultekosta ol tiu produktata per la ordinaraj ventoturbinoj.

“Ni esperas ebligi al la homoj kaptadi la venton sur siaj tegmentoj, ĝardenoj kaj parkoj pere de aparatoj pli facile instaleblaj kaj malmultekoste prizorgataj ol tiuj konvenciaj ventoturbinoj”, tion diris David Yáñez, kiu estas kunordiganto de la projekto, kiu estas financata de Eŭropa Unio. Antaŭ la surmerkatigo la teamo nun provas aron da 100 ekzempleroj, kiuj estas po 85 centimetrojn alta.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

2 pensoj pri “Jen projekto pri vibranta ventoturbino, kiu ne bezonas padelojn”

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s