Antaŭ jarcento: malfeliĉa sinteno suferigis Filadelfion

Atentante la recenzojn pri la reagoj de aŭtoritatoj al la tutmonda malsano konata kiel “la hispana gripo de 1918”, oni povas lerni el iu tragedia okazintaĵo de la usona urbo Filadelfio – por konduti per singarda sinteno antaŭ tiu nuna tutmonda malsano.

Estis virusa malsano kutime konata sub la nomo “hispana gripo”, kaŭzita de la gripvirusa tipo H1N1, kaj inter 1918 kaj 1920 ĝi mortigis minimume 50 milionojn da homoj tra la mondo. Je la 7-a monato 1918 samkiel ili nun faras, la fakuloj rekomendis agojn por eviti amaspopolajn koncentriĝojn, celante la malakceliĝon de la malsano. Tamen la aŭtoritatoj de la urbo Filadelfio, en la usona subŝtato Pensilvanio, ignoris la alvokojn por nuligi iun paradon tra la stratoj de la urbo, kiu tiam estis loĝata de 1,7 milionoj da homoj.

Tiu decido alportis ruinigan sekvon, lokigante Filadelfion inter la urboj plej trafitaj de la hispana gripo: je la tempodaŭro da ses semajnoj estis 47 mil malsanuloj kaj 12 mil mortintoj.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s