Scientistoj elpensis COVID-19-provilon, kiu donas rezulton je 30 minutoj

En Unuiĝinta Reĝlando scientistoj de la Departamento de Sciencoj pri Inĝenierarto de la Oxford-Universitato, kaj de la Centro pri Altranga Esploro Oxford Suzhou (angla mallongigo OSCAR), celante la diagnozon de tiu malsano COVID-19 disvolvis provilon, kiu bezonas nur duonhoron por doni la rezulton, kontraŭ 1,5 ĝis 2 horojn pri tiaj nuntempaj uzataj RNA-virusaj testoj.

La teamon de britaj esploristoj gvidas la profesoroj Zhanfeng Cui kaj Wei Huang, kiu per komunikaĵo asertis: “Tiu provo havas kontrolilojn por eviti ‘falsajn pozitivojn kaj falsajn negativojn’, kaj la rezultoj estis tre precizaj” – tio ebligas fruan diagnozon.

Krom rapida, tiu testo postulas simplajn ilojn kaj pro tio, ke la rezultojn oni povas legi nudokule, ĝi utilas aparte al homoj vivantaj en malriĉaj kaj foraj regionoj. Nun la scientistoj strebas je ĝia integriĝo ĉe taŭga ilo, kiu oni uzu en malsanulejoj, klinikoj, flughavenoj kaj hejme.

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s