Laŭ surfacoj, kiom da tempo postvivas tiu nova kronviruso?

Studo kies rezultoj aperis lastmarde (la 17-an) sur la scienca gazeto “New England Journal of Medicine” asertas, ke tiu nova kronviruso kaŭzanta la malsanon COVID-19 povas postvivi ĝis tri tagojn ĉe kelkaj surfacoj, kiel tiaj plastaj kaj ŝtalaj.

Tiun esploron efektivigis scientistoj de la usona Centro pri Kontrolado kaj Malhelpado de Malsanoj (angla mallongigo CDC), de la universitatoj Kalifornio kaj Princeton. La provo taksis la reziston de la viruso sur kvin malsamaj substancoj kaj la konkludo estas, ke la nova kronviruso restas “pli stabila” sur plasto kaj sur rustorezista ŝtalo, kiuj estas materialoj tre ofte uzataj en la loĝantara ĉiutago.

Laŭ tiu esploro, jen la tempodaŭroj de postvivo de la nova kronviruso je ĉiu provita materialo:
Rustorezista ŝtalo – 72 horoj
Plasto – 72 horoj
Kartono – 24 horoj
Kupro – 4 horoj
Polvo – 40 minutoj ĝis 2,3 horoj

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo.

Penso pri “Laŭ surfacoj, kiom da tempo postvivas tiu nova kronviruso?”

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s